Instituciaj avantaĝoj estas plej ĉefa supereco de Ĉinio en batalo kontraŭ kronvirusa epidemio

(GMT+08:00) 2020-04-27 19:20:50     Redaktoro:Xiao
Robert Lawrance Kuhn, prezidanto de la Fondaĵo Kuhn, diris lastatempe en intervjuo kun ĉinaj mediatoj, ke ekde la komenco li estis certa pri la venko de Ĉinio super la novkronvirusa epidemio ĉefe pro la promeso, la kapablo kaj la bonigema deziro de Ĉinio gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj ĝiaj politika sistemo kaj forta registaro, per kiuj Ĉinio povas pli forte, altefike kaj rapide reagi al la epidemio.

La kronvirusa epidemio, kiun nomis ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres la plej defia krizokazaĵo en la mondo post la Dua Mondmilito. Ĉinio la unua eltenis ĝian influon kaj akiris decidan venkon de la batalo kontraŭ la epidemio en Wuhan. Kuhn havis profundan pensadon pri la sukceso de Ĉinio, iluminante la internacian komunumon objektive kompreni la sistemon de Ĉinio.

La 7an de januaro, kiam la kronvirusa epidemio estis en sia komenca periodo, ĉina plej alta gvidanto Xi Jinping esprimis klarajn postulojn pri prevento kaj regado de la epidemio en kunveno de la gvidantaro. Kun severiĝo de la epidemia situacio, li multfoje prezidis kunvenon de la gvidantaro kaj persone komandis kaj aranĝis la batalon kontraŭ la epidemio. La 28an de januaro, kiam li renkontiĝis kun ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus, li emfazis, ke protekti la vivsekurecon kaj sanon de la popolo ĉiam estas la plej ĉefa prioritato.

Iuj analizistoj montris, ke Ĉinio akiris gravan venkon en prevento kaj regado de la epidemio pro sia elstara mobiliza kapablo kaj siaj instituciaj avantaĝoj de fokusiĝo al gravaj aferoj. Fronte al tia epidemio preskaŭ ĉiuj landoj renkontis defiojn de manko de medicinaj laborantoj, malsanulejoj kaj medicinaj provizaĵoj. Per sia granda kapablo en socia mobilizado kaj organizado, Ĉinio venkis la menciitajn malfacilojn kaj sukcese bridis la disvastiĝon de la nova kronviruso en mallonga tempo.

Granda progreso ofte aperis post grava katastrofo. Travivinte la kronvirusan epidemion, la sistemo kaj regada kapablo de Ĉinio pliboniĝos, kaj Ĉinio havos pli firman volon venki malfacilojn sur la vojo de disvolvado. Estas atendeble, ke la rolo kaj respondeco de Ĉinio evidentigos sian tutmondan signifon kun evoluo de la epoko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin