Mike Pompeo fariĝas publika malamiko de homaro pro disvastigo de politika viruso

(GMT+08:00) 2020-04-27 19:34:23     Redaktoro:Xiao

En la lastaj tagoj la usona retejo Politico kritikis usonan ŝtatan sekretarion Mike Pompeo, dirante, ke li prezentis nenian gvidan kapablon meze de la epidemio, kaj uzis la epidemion por ataki usonajn kontraŭulojn, speciale Ĉinion kaj Iranon, kio evidente malfortigis kunlaborojn de la internaia komunumo pri batalo kontraŭ la pandemio.

Ne nur la retejo Politico, sed ankaŭ la ĵurnalo The Washington Post publikigis artikolojn kaj nomis Pompeon kiel unu el la plej malbonaj ŝtataj sekretarioj en historio de Usono. Tom Wright, akademiulo de la usona instituto Brookings, diris, ke Pompeo estis forestanta en la plejarta tempo de la batalo kontraŭ la pandemio, kaj li faris preskaŭ nenion.

Kial kaj kiel Pompeo fariĝas la publika malamiko?

Kiel dirite de Wright, de post la eksplodo de la epidemio, Pompeo faris preskaŭ nenion por kontraŭbatali la pandemion, sed anstataŭe li senĉese ofendis Ĉinion. Evidente lia agado senĉese detruis la nacian reputacion de Usono.

Krome, Pompeo eĉ diris, ke Usono eble eterne nuligos financan subtenon al la Monda Organizo pri Sano, kaj tiel Usono finfine staras ĉe la kontraŭa flanko de interesoj de la internacia publika sano.

Ironie, sub la nuna situacio Usono eĉ priskribas sin kiel gvidanton de la tutmonda batalo kontraŭ la pandemio, kaj iam Usono deklaris doni humanitaran kaj ekonomian helpon kun la sumo de 270 milionoj da usonaj dolaroj. Sed la palestina flanko respondis, ke ili ricevis nenion da helpo.

Evidente, la agado de Pompeo montris, ke en liaj okuloj, la unua tasko estas ne savado de vivoj, sed politika profito.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin