Skripto de usona Respublika Partio similas al usonstila amuza dramo

(GMT+08:00) 2020-04-27 20:10:12     Redaktoro:Xiao
"Se oni demandas pri viruso, ili atakas Ĉinion." Lastatempe usona politika kaj novaĵa retpaĝo "Politico" publikigis memorandon de la tutlanda komitato de Senato sub usona Respublika Partio, kiu estis sendita al elektaj agentejoj. Tio montras al la mondo usonstilan amuzan dramon.

La 57-paĝa memorando instruis kandidatojn kiel respondi akrajn demandojn de voĉdonantoj, kaj puŝi ĉiujn respondecojn al Ĉinio. Iuj retumantoj mokis, ke se ili uzas ĉi tiun energion por batali kontraŭ la epidemio, la epidemia situacio en Usono ne povis esti tiel serioza. Tio refoje atestis malvarman kaj senkompatan veron, ke en okuloj de usonaj politikistoj, politika profito ĉiam estas pli grava ol popola vivo.

Ĝi estis verkita de veterana strategiisto de usona Respublika Partio, kaj donis tri ĉefajn atakajn vojojn: unue, kalumnii Ĉinion pro tio, ke ĝia kaŝado de vero rapidigis disvastiĝon de la viruso; due kritiki membrojn de la usona Demokratia Partio, ke ili havas malfortan sintenon rilate al Ĉinio; trie, antaŭenpuŝi sankciojn kontraŭ Ĉinio pro tio, ke Ĉinio igis disvastiĝon de la viruso.

Ni povas klare vidi, ke malantaŭ la skripto, ili celas unue, transigi koleron de usona socio al la Respublika Partio; due, bati la Demokratian Partion, krei fortan sintenon de la Respublika Partio al Ĉinio por konstrui impulson al la elektado; trie, trovi pretekston por daŭre bati Ĉinion kaj malhelpi disvolviĝon de Ĉinio.

Tamen kiom ajn "la aktoroj" penas, ili ne sukcesos. Anstataŭe, ili fariĝos pajacoj de usonstila amuza dramo kaj mokaĵo de la internacia komunumo.

Nun la epidemia situacio en Usono estas tre kriza. Se la absurda amuza dramo ne frue finiĝos, pli kaj pli multaj usonanoj farigos viktimoj de politika artifiko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin