Novaĵoj (Aprilo 28)

(GMT+08:00) 2020-04-28 17:30:42     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 28a de aprilo, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidento Xi emfazis instituciajn avantaĝojn por respondo al riskoj; Ĉinio respondis al tralikigita memorando de la usona Respublikana Partio.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), lunde prezidis la 13an kunvenon de la Centra Komisiono pri Ampleksa Profundigo de Reformo.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto, prezidanto de la Centra Milita Komisiono, kaj estro de la Centra Komisiono pri Ampleksa Profundigo de Reformo, emfazis klopodojn profundigi reformon, plibonigi instituciojn kaj registaran sistemon kaj plene utiligi instituciajn avantaĝojn por respondi al riskoj kaj defioj.

La kunveno ekzamenis kaj adoptis planon pri sekurigo de publiksanaj provizaĵoj, gvidlinion pri reformo de la sistemo pri reglamentado de fondusoj de medicina asekuro, planon pri reformo de la akcimerkato de kreskantaj entreprenoj, planon pri protektado kaj restarigo de gravaj naciaj ekosistemoj, gvidlinion pri akcelo de la sana kreskado de junuloj, kaj la efektivigan planon de gravaj reformaj rimedoj prenitaj en la kvara plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ.

Ĉina Xi diris lunde, ke la ĉina flanko volas labori kun Irano kaj aliaj membroj de la internacia komunumo por akceli kontraŭpandemian kunlaboron kaj atingi la finan venkon super la kronvirusa malsano.

Xi faris la rimarkojn dum telefona konversacio kun sia irana paralelulo Hassan Rouhani. Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo, Xi esprimis sian sinceran simpation kaj firman subtenon al la iranaj registaro kaj popolo, kiuj batalas kontraŭ la kronvirusa epidemio, dirante, ke la du landoj, per reciproka helpo kaj divido de feliĉo kaj malfeliĉo, plene montris la profundan amikecon inter si kaj inter siaj popoloj en la batalo kontraŭ la malsano.

Xi emfazis, ke fronte al la monda publiksana krizokazaĵo, la internacia komunumo povas venki la epidemion nur per komuna agado kaj fortigo de kunordigo kaj kunlaboro. Li diris, ke unuflankaj sankcioj nur malhelpas la klopodojn de Irano kaj la internacia komunumo por bridado de la kronvirusa pandemio.

Xi diris, ke la ĉina flanko firme subtenas disvolvadon de la duflanka ampleksa strategia partnereco, kaj la klopodojn de Irano por defendo de nacia suvereneco kaj digno. Li aldonis, ke la ĉina flanko volas labori kun Irano kaj aliaj membroj de la internacia komunumo por akceli kontraŭpandemian kunlaboron, atingi la finan venkon super la malsano kaj kontribui al konservado de la monda publiksana sekureco.

Rouhani diris, ke li ĝojas vidi la sukceson de Ĉinio en regado de la kronvirusa pandemio, kaj ke ĝia kontraŭvirusa sperto estas lerninda por aliaj landoj.

Ĉinio lunde esprimis oponon al la intencoj de iuj en Usono gajni pli da voĉoj kaj subfosi la interesojn de Ĉinio per kalumnio kontraŭ Ĉinio sub la fono de la pandemio kaj usona prezidenta elekto.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Geng Shuang, faris la rimarkojun en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti memorandon de la Nacia Respublikana Senatana Komitato de Usono, kiu instigas respublikanajn kandidatojn trakti la kronvirusan pandemion per agresema atako al Ĉinio.

Geng diris, ke estas tre evidente, kial iuj politikaj fortoj en Usono ĉiam atakis Ĉinion uzante la pandemion kiel armilon.

Citante la aserton de Usono, ke "Ĉinio disvastigas malverajn informojn", Geng demandis, "Se tiuj raportoj estas veraj, ni devas demandi, kiu precize estis la fonto de malveraj informoj?"

Ĉinio lunde vokis Usonon ĝustatempe respondi al zorgoj de sia popolo kaj internacia komunumo pri batalo kontraŭ la kronvirusa malsano.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang faris la rimarkojn, kiam li estis petita komenti la fakton, ke pli multaj homoj en Usono dubas pri la respondo de la usona registaro al la pandemio.

Geng diris en gazetara konferenco, ke multaj en Usono demandis kaj maltrankviliĝis, ĉu la usona registaro respondis ĝustatempe kaj efike al la eksplodo de la epidemio.

"Ili volis konstati la faktojn: kiam la unua kazo okazis en Usono? Ĉu la usona registaro kaŝas ion? Kial ĝi tiel senespere serĉas kulpigi aliajn landojn kaj internaciajn organizojn?"

La 4an de aprilo, la ĵurnalo Washington Post publikigis artikolon, kiu donis panoraman vidon, kiel kaj kial la usona registaro traktis la epidemion malbone en la frua etapo. La 13an kaj 19an de aprilo en la gazetara konferenco de la Blanka Domo, ĵurnalistoj de CBS kaj CNN dubis la prokraston de la respondo de la usona registaro al la epidemio, kiam ĝi jam sciis la eblajn riskojn de la tutmonda disvastiĝo.

Geng diris, "Ni esperas, ke Usono adoptos publikan, travideblan kaj respondecan sintenon, prenos efikajn rimedojn por protekti la vivojn kaj sanon de sia popolo kaj laboros kun la internacia komunumo por protekti tutmondan publiksanan sekurecon."

La teamo de la centra registara pri gvidado de la laboro koncerna al la regado de la novkronvirusa epidemio en la provinco Hubei lunde finis sian laboron kaj revenis al Pekino, post kiam Wuhan, kie unue eksplodis la kronvirusa epidemio, anoncis, ke ĝi elhospitaligis ĉiujn pacientojn de la kronvirusa malsano.

Laŭ deklaro publikigita de la novaĵ-agentejo Xinhua, ankaŭ la rimedoj por prevento kaj regado de la epidemio en la provinco Hubei, inkluzive de Wuhan, estis malstreĉitaj de "krizokazaj" al "regulaj".

La deklaro diris, ke la teamo gvidata de ĉina vicĉefministro Sun Chunlan finis sian laboron kaj foriris el Hubei al Pekino lunde post la aprobo de ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

La teamo estis sendita al Hubei la 27an de januaro por gvidi preventon kaj regadon de la epidemio.

Laŭ la organizanto, pli ol 70% de la planita ekspozicia areo por la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estis menditaj.

Sun Chenghai, vicdirektoro de la oficejo de la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, diris, ke pli ol 1 100 kompanioj el la tuta mondo subskribis kontraktojn por partopreni en la ekspozicio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin