Novaĵoj (Aprilo 29)

(GMT+08:00) 2020-04-29 20:17:36     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 29a de aprilo, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina plej alta leĝdona instanco komencos jaran sesion en la 22a de majo; Direktoro de Wuhan-a laboratorio rifuzis konspiran teorion pri kronviruso.

La 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) malfermos sian trian jarsesion en Pekino la 22an de majo. La decido estis adoptita merkrede en regula sesio de la Konstanta Komitato de la NPK, kiu okazis de la 26a ĝis la 29a de aprilo.

La tria sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco komenciĝos la 21an de majo. La rekomendo estis farita en lastatempa kunveno okazigita de la Prezidanto-Konsilio de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco.

Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi marde alvokis konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro, dirante, ke tio estas la sola ĝusta elekto por la tutmonda batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio, kaj ke la koncepto kongruas kun la tendenco de la epoko.

Wang faris la rimarkojn dum parolado en la eksterordinara kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de BRICS-landoj (Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko) per videoligo. Wang diris, "La abrupta atako de la kronvirusa epidemio rememorigas nin, ke estas strikte interligitaj niaj interesoj kaj ankaŭ niaj estontecoj." Li alvokis komunajn rimedojn inter BRICS-landoj por trakti la pandemion, kaj emfazis, ke fronte al tutmondaj defioj, la graveco de tutmonda regado pliiĝis anstataŭ malkreskis, sen distingo de landlimo kaj etneco.

La ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj urĝis BRICS-landojn fari ĝustan vokon kaj ĝustan aferon por trakti la pandemion, kiu forte influis la tutmondan komercon kaj personarajn interŝanĝojn. Li aldonis, "Ĉu ni devus lasi sciencon kaj racion superregi aŭ krei politikajn diverĝojn; plifortigi la translandan kunlaboron aŭ izoli nin per malkuplo; akceli multflankan kunordigon aŭ praktiki unuflankecon? Ni ĉiuj devas respondi ĉi tiujn demandojn en la maniero, kiu povas elteni provon de la historio."

Ĉina ambasadoro al Britio Liu Xiaoming diris marde, ke Ĉinio prenis sur sin respondecon por protekti sanon kaj bonfarton de la tutmondaj popoloj okaze de la kronvirusa pandemio.

La ambasadoro diris, ke la komenca sukceso en Ĉinio plialtigis internacian memfidon pri batalo kontraŭ la viruso. Li akcentis, ke Ĉinio plu klopodos por profundigi reformojn kaj plilarĝigi malfermon de sia merkato al la mondo.

Laboratoria direktoro Yuan Zhiming diris en lastatempa skriba intervjuo kun la novaĵ-agentejo Reuters, ke asertoj, ke la nova kronviruso venis de la Nacia Biosekureca Laboratorio en la Wuhan-a Virusologia Instituto estas senbazaj kaj konfliktas kun ĉiuj disponeblaj atestoj. Yuan diris, ke malicaj asertoj pri la laboratorio havas nenian bazon kaj konfliktas kun ĉiuj disponeblaj atestoj. Li aldonis, ke la Wuhan-a Virusologia Instituto ne havas la intencon kaj la kapablon projekti kaj konstrui novan kronviruson, kaj ekzistas neniu informo ene de la kronvirusa genomo, kiu indikas, ke ĝi estis kreita de homoj.

La rakonto diris, ke iuj konspiraj teorioj estis nutritaj de vaste legita scienca disertaĵo de la Hinda Teknologia Instituto, de post ĝia retiro, asertante, ke proteinoj en la kronviruso kunhavas neimageblan similecon kun tiuj de la viruso HIV (homa imunonesufiĉestiga viruso).

Laŭ la novaĵ-agentejo Reuters, plej multaj sciencistoj nun diras, ke la nova kronviruso originis de sovaĝa besto, kun vespertoj kaj manisoj identigitaj kiel eblaj specioj de gastigantoj. La scienca konsento estas, ke la kronviruso evoluis nature.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde refutis la akuzon de Aŭstralio pri tiel nomata "ekonomia premdevigo", aldonante, ke politikistoj ne devas fari politikajn manovrojn pri la origino de la nova kronviruso.

Aŭstralia ministro pri eksterlandaj aferoj Marise Payne faris tian akuzon, post kiam ĉina ambasadoro al Aŭstralio Cheng Jingye diris lunde, ke la ideo de sendependa enketo pri la originoj de la viruso, postulata de Aŭstralio, estas rifuzita inter la ĉina publiko. Cheng diris, ke tio, kion faras Aŭstralio, eble lasos la ĉinan publikon pensi trifoje pri vojaĝo aŭ studado en Aŭstralio aŭ aĉeto de aŭstraliaj varoj.

Proparolanto Geng Shuang diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio ĉiam insistis en disvolvado de amikaj kaj kunlaboraj rilatoj kun aliaj landoj surbaze de reciproka respekto kaj egala traktado, kaj ke Cheng esprimis sian zorgon pri tio, ke iuj malĝustaj agoj de Aŭstralio lastatempe ekscitis la malkontenton de la ĉina popolo.

Oficialulo de la Afrika Centro pri Regado de Malsanoj diris marde, ke la tria aro da medicinaj provizaĵoj donacitaj de Jack Ma, kiuj surteriĝis en Adis-Abebo lunde vespere, estas laŭvorte vivsavanto.

John Nkengasong, direktoro de la Afrika Centro pri Regado de Malsanoj, diris, "Akiro de diagnozaj kaj kuracaj ekipaĵoj por respondo al la kronviruso estas tutmonda defio. Afriko estas en furioza konkurenco kun la evoluintaj landoj koncerne la haveblecon de varoj."

Lunde vespere estis okazigita ceremonio por bonvenigi la trian aron da donaco de medicinaj ekipaĵoj kaj provizaĵoj el la Fondaĵo Jack Ma kaj la Alibaba-Fondaĵo en Adis-Abebo, la ĉefurbo de Etiopio.

Lia Tadesse, etiopa ministro pri sano, sentis sin memfida en parolado flanke de la ceremonio, ke ŝia lando venkos la minacon de la kronvirusa pandemio, kiu kaŭzis tutmondajn ekonomiajn kaj sociajn detruojn.

Laŭ la plej novaj donitaĵoj de la Monda Organizo pri Sano (MOS), tutmonde, pli ol 200 000 mortoj pro la novkronvirusa malsano estis raportitaj al la MOS ĝis mardo.

La epidemia panelo ĝisdatigita de la MOS je la 16a horo marde laŭ la centr-eŭropa tempo montris, ke ĝis tiam la MOS ricevis raportojn pri 2 954 222 konfirmitaj kronvirusaj kazoj kaj 202 597 mortoj tutmonde.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin