Wang faris la rimarkojn dum parolado en la eksterordinara kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de BRICS-landoj (Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko) per videoligo.
Wang diris, "La abrupta atako de la kronvirusa epidemio rememorigas nin, ke estas strikte interligitaj niaj interesoj kaj ankaŭ niaj estontecoj." Li alvokis komunajn rimedojn inter BRICS-landoj por trakti la pandemion, kaj emfazis, ke fronte al tutmondaj defioj, la graveco de tutmonda regado pliiĝis anstataŭ malkreskis, sen distingo de landlimo kaj etneco.
Wang diris, ke paco kaj disvolviĝo ankoraŭ estas la temo de la epoko, kiu ne estos reskribitaj pro la pandemio, kaj ke la viruso ne povas rompi la historian tendencon al multpoluseco kaj tutmondiĝo aŭ malhelpi la firman paŝon de la homa serĉado de civilizacio kaj progreso.
La ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj urĝis BRICS-landojn fari ĝustan vokon kaj ĝustan aferon por trakti la pandemion, kiu forte influis la tutmondan komercon kaj personarajn interŝanĝojn. Li aldonis, "Ĉu ni devus lasi sciencon kaj racion superregi aŭ krei politikajn diverĝojn; plifortigi la translandan kunlaboron aŭ izoli nin per malkuplo; akceli multflankan kunordigon aŭ praktiki unuflankecon? Ni ĉiuj devas respondi ĉi tiujn demandojn en la maniero, kiu povas elteni provon de la historio."