Novaĵoj (Aprilo 30)

(GMT+08:00) 2020-04-30 19:39:59     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 30a de aprilo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi Jinping prezidis kunvenon de la gvidantaro pri regula epidemia regado kaj subteno al disvolvado de Hubei; Pekino malaltigis nivelon de krizokaza respondo al kronvirusa epidemio.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede prezidis kunvenon de la gvidantaro pri regula prevento kaj regado de epidemio kaj subteno al la ekonomia kaj socia disvolvado en la provinco Hubei.

La kunveno de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ analizis la situacion de la kronvirusa epidemio hejme kaj eksterlande.

Xi diris, ke malfacilaj klopodoj alportis decidan rezulton al la batalo de defendo de Hubei kaj ĝia ĉefurbo Wuhan, kaj la tutlanda batalo kontraŭ la epidemio akiris gravajn strategiajn atingojn. La kronvirusa pandemio daŭrigas sian eksplodan kreskon eksterlande, kaj grandiĝas premo malebligi importitajn infektojn kaj pliiĝas komplekseco bridi enlandan epidemian revigliĝon. Li postulis neniom da malstreĉo en epidemia regado por protekti la malfacile akiritajn atingojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang telefone interparolis kun prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen merkrede, kaj ambaŭ flankoj promesis akceli kunlaboron por batali kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Li diris, ke fronte al la tutmonda disvastiĝo de la epidemio, Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) subtenas kaj helpas unu la alian. Sub la nunaj cirkonstancoj, Ĉinio volas kunigi la manojn kun la EU por disvastigi la spiriton de solidareco kaj akceli interŝanĝojn kaj kunlaboron pri prevento kaj regado de la epidemio kaj pri ekonomia revigliĝo.

Von der Leyen diris, ke de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio, la EU kaj Ĉinio subtenis intensan kunordigon por venki la malfacilaĵojn. Ŝi diris, ke la respondo al la tutmonda pandemio postulas solidarecon kaj kunordigon de ĉiuj landoj de la mondo. La EU volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio por kune batali kontraŭ la epidemio, rekomenci iom post iom la ekonomian disvolviĝon kaj efektivigi internacian kunlaboron pri esploro kaj disvolvado de vakcinoj kaj drogoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio urĝas Usonon respekti la faktojn, forlasi sian arogantecon kaj antaŭjuĝon kaj ĉesigi intervenon en ĝiajn internajn aferojn sub la preteksto de religio.

Proparolanto Geng Shuang faris la rimarkojn en gazetara konferenco, responde al la jara raporto de la Usona Komisiono pri Internacia Religia Libereco, kiu faris la akuzon pri la situacio de religia libereco en Ĉinio.

Geng diris, ke la tiel nomata usona komisiono havas profunde enradikiĝintan politikan antaŭjuĝon kontraŭ Ĉinio kaj dum multaj jaroj publikigis raportojn por kalumnii la religian politikon de Ĉinio. Geng diris, "Ni urĝas la usonan flankon respekti la faktojn, forĵeti sian arogantecon kaj antaŭjuĝon, ĉesigi sian maljustaĵon de publikigo de rilataj raportoj jaron post jaro, kaj haltigi intervenon en la internajn aferojn de Ĉinio sub la preteksto de religio."

La ĉina ĉefurbo malaltigas sian krizokazan respondon al la kronvirusa epidemio de la plej alta nivelo ĝis la dua nivelo ekde la 30a de aprilo, kio markas la plej novan signon de restarigo de socia ordo pro mildiĝo de la epidemia situacio.

Chen Bei, ĝenerala vicsekretario de la pekina municipa registaro, diris merkrede en gazetara konferenco, ke la decido estis farita, post kiam la urbo raportis neniun novan konfirmitan lokan aŭ importitan kronvirusan kazon dum 13 sinsekvaj tagoj.

La 24an de januaro Pekino komencis la plej altnivelan respondon al publiksana krizokazaĵo por bridi la eksplodon de la epidemio.

Chen diris, ke post malaltigo de la responda nivelo, homoj el malalt-riskaj regionoj de Ĉinio ne bezonos esti en kvaranteno por 14 tagoj en hejmo atinginte Pekinon. Tiuj, kiuj estas sub koncentrita aŭ enhejma observado, ne bezonas daŭrigi.

Sed la rigora administrado de homoj enirintaj el fremdaj landoj kaj tiuj el alt-riskaj kaj mez-riskaj regionoj, kaj Hubei, la provinco iam plej grave trafita de la viruso, daŭros.

Iuj politikistoj de la registaro de Trump okupiĝas pri disvastigado de la konspira teorio, ke la nova kronviruso originis de laboratorio en Wuhan, tamen usonaj sciencistoj kunigas manojn kun siaj ĉinaj samprofesiuloj por serĉi la originojn de la nova kronviruso.

La ĵurnalo Financial Times raportis, ke Ian Lipkin, direktoro de la Centro pri Infekto kaj Imuneco de la Lernejo Mailman pri Publika Sano en Kolumbia Universitato, partneriĝas kun la teamo de ĉinaj esploristoj gvidataj de Lu Jiahai, profesoro en la Lernejo pri Publika Sano de la Universitato Sun Jatsen en Kantono, por konstati, ĉu la viruso aperis en aliaj partoj de Ĉinio antaŭ ol ĝi estis malkovrita unue en Wuhan en decembro.

Laŭ la plej freŝaj statistikoj publikigitaj de la Universitato Johns Hopkins, la nombro de konfirmitaj kronvirusaj kazoj atingis 3,1 milionojn tutmonde, kun pli ol 227 000 mortoj. La nombro de kronvirusaj kazoj en la ĉina ĉeftero kalkuliĝis al 82 862, inkluzive de 1 664 importitaj kazoj, kaj 998 sensimptomaj pacientoj estas sub medicina observado. Entute 4 643 homoj mortis pro la malsano en Ĉinio. Usono registris plej multajn infektojn kaj mortojn de la kronvirusa malsano per miliono kaj pli ol 60 000 respektive. Usona prezidento Donald Trump diris, ke Usono havas grandan nombron da kazoj, ĉar la lando havas pli bonan ekzamenan kapablon ol aliaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin