La kunveno de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ analizis la situacion de la kronvirusa epidemio hejme kaj eksterlande.
Xi diris, ke malfacilaj klopodoj alportis decidan rezulton al la batalo de defendo de Hubei kaj ĝia ĉefurbo Wuhan, kaj la tutlanda batalo kontraŭ la epidemio akiris gravajn strategiajn atingojn. La kronvirusa pandemio daŭrigas sian eksplodan kreskon eksterlande, kaj grandiĝas premo malebligi importitajn infektojn kaj pliiĝas komplekseco bridi enlandan epidemian revigliĝon. Li postulis neniom da malstreĉo en epidemia regado por protekti la malfacike akiritajn atingojn.
Ĉiuj regionoj kaj departementoj devas detale efektivigi la rimedojn de regula epidemia regado por doni solidan garantion al plena renormaliĝo de ekonomia kaj socia ordo. Xi substrekis preventon kaj regadon de la epidemio en ŝlosilaj kampoj kaj grupoj. Li postulis, ke la ĉina nordorienta provinco Heilongjiang faru apartajn klopodojn por preventi infektojn en hospitaloj kaj plenforte kuraci pacientojn. Li diris, ke Hubei, inkluzive de Wuhan, devas plifortigi komunum-nivelan preventon kaj regadon de la epidemio, kaj urĝis Pekinon daŭrigi efektivigon de ŝlosilaj taskoj de prevento kaj regado.
La kunveno postulis plialtigi la precizecon kaj efikecon de rimedoj prenitaj por preventi importitajn kronvirusajn kazojn.