La nombro de kronvirusaj kazoj en la ĉina ĉeftero kalkuliĝis al 82 862, inkluzive de 1 664 importitaj kazoj, kaj 998 sensimptomaj pacientoj estas sub medicina observado. Entute 4 643 homoj mortis pro la malsano en Ĉinio.
Usono registris plej multajn infektojn kaj mortojn de la kronvirusa malsano per miliono kaj pli ol 60 000 respektive. Usona prezidento Donald Trump diris, ke Usono havas grandan nombron da kazoj, ĉar la lando havas pli bonan ekzamenan kapablon ol aliaj landoj. La usona ekonomio malkreskis je 4,8% en la unua trimestro de 2020, markante la plej malbonan falon ekde la kvara trimestro de 2008.