La ĵurnalo Financial Times raportis, ke Ian Lipkin, direktoro de la Centro pri Infekto kaj Imuneco de la Lernejo Mailman pri Publika Sano en Kolumbia Universitato, partneriĝas kun la teamo de ĉinaj esploristoj gvidataj de Lu Jiahai, profesoro en la Lernejo pri Publika Sano de la Universitato Sun Jatsen en Kantono, por konstati, ĉu la viruso aperis en aliaj partoj de Ĉinio antaŭ ol ĝi estis malkovrita unue en Wuhan en decembro.
Lipkin, konata kiel unu el la ĉefaj "ĉasistoj de virusoj" en la mondo, diris, ke la studo dependas de helpo de la ĉina Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj.