Novaĵoj (Majo 01)

(GMT+08:00) 2020-05-01 16:06:09     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1a de majo, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi salutis tutlandan laborantan popolon antaŭ la Unua de Majo; Ĉina ambasadoro al Britio diris, ke Ĉinio estas viktimo de epidemio, sed ne produktanto de viruso.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde respondis leteron de la dungitaro de granda privata serva kompanio, esprimante salutojn al ili kaj aliaj laborantoj tra la lando antaŭ la Unua de Majo, la tago de la internacia laborista solidareco.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, laŭdis la diligentan laboron de la dungitoj de la Grupo Yuanfang en la ĉina centra provinco Henan, kiuj restis en siaj laboroj kiel purigistoj kaj proprietaĵaj administrantoj okaze de la kronvirusa epidemio, kiam li respondis leteron skribitan de la estro de la kompanio nome de la dungitaro.

Xi diris, ke grandeco devenas de la ordinareco. De la frontliniaj medicinaj laborantoj kaj tiuj, kiuj partoprenis en prevento kaj regado de la epidemio, ĝis sanitaraj laboristoj, ekspedistoj kaj laboristoj produktantaj kontraŭepidemiajn provizaĵojn, multaj laborantoj faris kontribuojn sur siaj postenoj, kunigante forton por venki la epidemion. Xi instigis ĉiujn laboristojn firmigi memfidon kaj resti iniciatemaj por kontribui pli multe al la bridado de la epidemio kaj ekonomia kaj socia disvolviĝo de Ĉinio.

Ĉina Xi diris ĵaŭde, ke Ĉinio firme subtenas la batalon de Ĉeĥio kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Xi diris al ĉeĥa prezidento Milos Zeman en telefona konversacio, ke Ĉinio volas dividi informojn kaj sperton pri bridado de la kronvirusa epidemio kun la ĉeĥa flanko per duflankaj kanaloj kaj la mekanismo pri kunlaboro inter Ĉinio kaj la centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj.

La ĉina ŝtatestro emfazis, ke la homaro estas komunumo kun komuna estonteco, kiu travivas feliĉon kaj malfeliĉon kune, precipe kiam ĝi alfrontas pandemion. Ĉinio volas labori kun Ĉeĥio kaj aliaj membroj de la internacia komunumo por aktive efektivigi komunajn preventajn kaj regadajn rimedojn por bridado de la disvastiĝo de la viruso, plifortigi makroekonomian politikan kunordigon samtempe, kune trakti la defiojn al la tutmonda ekonomio alportitajn de la kronvirusa eksplodo, kaj firme protekti internaciajn egalecon kaj justecon kaj ankaŭ la bazajn normojn de internaciaj rilatoj.

Zeman diris, ke Ĉinio sukcese bridis la kronvirusan epidemion kaj ĝia ekonomio montris bonajn perspektivojn por disvolviĝo. Li ankaŭ esprimis dankon al Ĉinio pro livero de valoraj subteno kaj helpo al Ĉeĥio en la batalo kontraŭ la epidemio. Li diris, ke la amikeco inter la du landoj enradikiĝis, kaj la du popoloj havas amikajn sentojn unu al la alia.

La saman tagon prezidanto Xi telefone interparolis ankaŭ kun sia perua paralelulo Martin Vizcarra, dirante, ke Ĉinio firme subtenas la peruan registaron kaj ĝian popolon en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio kaj plu donos subtenon kaj helpon laŭ sia kapablo.

Dum la interparolo, Xi diris, ke fronte al la kronvirusa epidemio, la ĉina flanko ĉiam persistis en la vizio de komunumo kun komuna estonteco de la homaro kaj ĝustatempe dividis la epidemiajn informojn kun landoj kaj la Monda Organizo pri Sano por antaŭenigi internacian kunlaboron kontraŭ la malsano.

Xi diris, ke nun la epidemio disvastiĝas en latin-amerikaj landoj kaj la kabriba regiono inkluzive de Peruo, kaj ke Ĉinio firme subtenas la peruan registaron kaj ĝian popolon en la batalo kontraŭ la epidemio kaj plu liveros subtenon kaj helpon laŭ sia kapablo.

Vizcarra diris, ke Peruo kaj Ĉinio ĝuas bonajn rilatojn, kun daŭre disvolviĝantaj interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj, kaj la investo de ĉinaj entreprenoj antaŭenigis infrastrukturan konstruadon kaj la ekonomian kaj socian disvolviĝon en Peruo. Peruo volas preni la okazon de la 50a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj en la venonta jaro kiel oportunon por plifortigi la duflankajn rilatojn.

Ĉina ambasadoro al Britio diris, ke Ĉinio estas viktimo de la kronvirusa epidemio, sed ne fonto de la problemo. Li rifuzis senbazajn konspirajn teoriojn disvastigitajn de iuj okcidentaj landoj, precipe Usono.

Liu Xiaoming diris marde dum intervjuo kun la televida programo HARDtalk de la Brita Brodkasta Kompanio, ke ĝi estis trovita en Ĉinio kaj en multaj aliaj lokoj, kiuj tute ne havas rilatojn kun Ĉinio. Do oni ne devas montri sian fingron al Ĉinio pri la kronvirusa eksplodo, ĉar Ĉinio faris sian plejeblon.

En la intervjuo, Liu klarigis plurajn disputajn punktojn rilatajn al Ĉinio pri la kronvirusa temo inkluzive de la origino de la viruso kaj diversaj akuzoj pri kaŝado. Liu rifuzis la aserton, ke la ĉina urbo Wuhan estas la origino de la kronvirusa eksplodo, ĉar tio ankoraŭ estas diskutebla, dirante, ke tio devas esti scienca demando. Liu diris, "Mi opinias, ke la viruso unue estis malkovrita en Wuhan, Ĉinio, sed mi ne povas diri, ke ĝi originis de Wuhan, ĉar mi lasas ĝin al la sciencistoj." Li aldonis, ke li legis raportojn pri kazoj rimarkitaj aliloke ekster Ĉinio multe pli frue ol la unua raportita kazo en Wuhan.

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Le Yucheng vokis Ĉinion kaj Usonon flankenmeti siajn disputojn kaj kunlabori por batali kontraŭ kronvirusa pandemio.

Le faris la rimarkojn en intervjuo kun la usona Nacia Brodkasta Kompanio marde. Li diris, "Nun en ĉi tiu kriza kaj malfacila momento, Ĉinio kaj Usono devas flankenmeti ĉiujn diverĝojn, ĉiujn malkonsentojn, forgesi ilin, kaj kunigi manojn por alfronti nian komunan malamikon, la viruson."

La ĉina oficialulo diris, ke la du landoj, Ĉinio kaj Usono, povas kaj devas kunlabori, kaj ke la estonta komuna bonfarto de popoloj de ambaŭ landoj estas tio, kio vere gravas. Ĉinio kaj Usono neniel devas permesi al malgranda amaso da ekstremaj fortoj konduki la rilatojn al malĝusta kurso.

Ĵaŭde, laŭ Kremlo, rusa ĉefministro Mihaail Mishustin diris, ke li estis ekzamenita kun rezulto de pozitiva reakcio je la nova kroviruso.

Kremlo diris en deklaro, ke Mishustin diris al rusa prezidento Vladimir Putin dum videokonferenco, ke li montriĝis pozitiva en kronvirusa provo.

La ĉefministro diris, ke li devas sin izoli kaj sekvi la ordonojn de kuracistoj, kaj la registaro plu funkcios normale. Rusa unua vicĉefministro Andrei Belousov provizore plenumos la devojn de Mishustin. Laŭ Kremlo, Putin subskribis la dekreton pri nomumo de Belousov.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin