La antaŭpresita studo, titolita "Enkondukoj kaj frua disvastiĝo de la nova kronviruso SARS-Cov-2 en Francio", estis farita de esploristoj de la Instituto Pasteur en Parizo, esplora centro sur la frontlinio kontraŭ infektaj malsanoj, kaj publikigita en biorxiv.org en la 24a de aprilo.
La esploristoj sekvencis 97 genomojn el specimenoj kolektitaj inter infektitaj kazoj en Francio inter la 24a de januaro kaj la 24a de marto, kaj trovis, ke la reganta stamo de la epidemio en la lando estis ligita al genara grupo, aŭ klado G, kiu ne estis el Ĉinio aŭ Italio.
La studo montris, ke malsame ol tio, kio estas observita por multaj aliaj eŭropaj landoj, la franca epidemio estis ĉefe prisemita de unu aŭ pluraj variantoj de ĉi tiu klado, kaj necesos pli profunda specimenigo.