La nov-kronvirusa malsano tre diferencas de la ĝenerala epidemia viruso. Ĉinio, kiu estis la unua trafita, antaŭ longe levis la alarmon, ke nesimptomaj infektitoj havas altan infektecon, memorigante homojn surmeti maskojn por eviti infekton. Usono kaj Eŭropo serioze ignoris ĉi tiun averton. Fine de marto, la nombro de konfirmitaj kazoj en Usono kreskis eksponente. La gvido de usona Nacia Instituto pri Alergio kaj Infektaj Malsanoj ankoraŭ estas, ke sanaj homoj ne bezonas maskojn. Pro tio, la du mondkonataj medicinaj gazetoj "La Lanceto" kaj "Scienco" publikigis specialajn artikolojn alvokante al la registaro ŝanĝi sian politikon, kiu ne proponis la publikon surmeti maskojn.
Bedaŭrinde, la masko estis devigite algluita de politika etikedo. Por batali kontraŭ nova kronviruso, Ĉinio laŭ sia kapablo liveris helpon al multaj landoj kaj donacis grandan kvanton da kuracaj materialoj inkluzive de maskoj. La medicina helpo de Ĉinio al landoj tra la mondo akiris laŭdon de la landoj, kiuj ricevis donacojn, kaj samtempe altiris dubon. Iuj usonaj kaj eŭropaj politikistoj kaj amaskomunikiloj uzis la maskojn produktitajn en Ĉinio, sed samtempe senkiale provokis diskuton pri "masko-diplomatio".
La areo de la masko estas malgranda, dume la signifo malantaŭ ĝi estas granda. Homoj esperas, ke maskoj povas bloki kaj nov-kronviruson kaj politikan viruson.