Novaĵoj (Majo 04)

(GMT+08:00) 2020-05-04 15:27:58     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 16a de aprilo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn, en kiuj ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio diris, ke la usona decido haltigi kotizadon al la MOS subfosas tutmondan kontraŭepidemian kunlaboron; Altranga ĉina diplomato urĝis konvenan traktadon de ĉina-usonaj rilatoj meze de la monda batalo kontraŭ kronviruso. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris merkrede, ke la usona decido ĉesigi kotizadon al la Monda Organizo pri Sano (MOS) subfosos internacian kunlaboron pri la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj Ĉinio serioze zorgas pri tio.

Zhao faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti la decidon marde anoncitan de usona prezidento Donald Trump. Zhao diris, ke kiel la plej aŭtoritata kaj profesia internacia organizo en la kampo de la monda publiksana sekureco, la MOS ludis neanstataŭigeblan rolon en traktado de monda publiksana krizo.

Zhao rimarkigis, ke de post la eksplodo de la kronvirusa pandemio, la MOS gvidata de ĝenerala direktoro Tedros Adhanom Ghebreyesus aktive plenumis siajn devojn kaj ludis centran rolon en kunordigo kaj akcelo de internacia kunlaboro, kaj emfazis, ke la laboro de la MOS estis vaste agnoskita kaj alte aprezita de la internacia komunumo.

Zhao diris, ke konsidere al la severeco kaj urĝeco de la pandemia situacio en la tuta mondo, la usona decido malfortigos la kapablon de la MOS kaj subfosos internacian kunlaboron pri la batalo kontraŭ la viruso. Li aldonis, ke Ĉinio plu subtenos la MOS konduki tutmondajn agadojn kontraŭ la pandemio.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) Tedros Adhanom Ghebreyesus diris, ke la MOS bedaŭras la usonan decidon ĉesigi financadon al la MOS.

Tedros diris en virtuala gazetara konferenco en Ĝenevo, ke la MOS taksas la influon de la retiro de usona kotizo kaj laboros kun siaj partneroj por plenigi ajnajn financajn mankojn kaj certigi, ke la laboro daŭros seninterrompe. Li diris, "Nia devontigo al publika sano, scienco kaj servo al ĉiuj popoloj de la mondo sen timo aŭ favorado restas absoluta. Nia misio kaj mandato estas labori kun ĉiuj nacioj egale, sen konsidero de la grandeco de iliaj loĝantaroj aŭ ekonomioj."

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, diris marde, ke la Monda Organizo pri Sano devas esti subtenata, nelonge post kiam usona prezidento Donald Trump anoncis, ke lia registaro haltigas kotizadon de Usono al la organizo.

La ĝenerala sekretario diris en deklaro, publikigita de lia proparolanto, "Mi opinias, ke la Monda Organizo pri Sano devas esti subtenata, ĉar ĝi estas absolute grava al klopodoj de la mondo por gajno de la milito kontraŭ la kronvirusa epidemio."

Usona prezidento Donald Trump marde deklaris portempan haltigon de kotizado al la Monda Organizo pri Sano.

Trump anoncis la decidon vespere en Saluton, karaj amikoj. Mirinda bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 4a de majo, lunde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Malantaŭ la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio estas kultura kodo; Vaŝingtono ekscitas kontraŭĉinan retorikon por transigi respondecon pri la kronvirusa krizo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Dum ferioj de la Unua de Majo multaj ĉinoj komencis la reĝimon de vojaĝo. La Ministerio de Transportado prognozis, ke la kvanto de la komerca transportado de pasaĝeroj evidente pliiĝos dum la ferioj, atingante pli ol 117 milionojn da vogaĝoj. Krome, la tria sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso malfermiĝos en la 22a de tiu ĉi monato. La novaĵ-agentejo Reuters opiniis, ke tiuj estas freŝaj signoj de la renormalita funkciado de la lando.

Dum preskaŭ kvar monatoj, per scienca decidfarado kaj konscienco de la publiko, Ĉinio kun vasta teritorio kaj granda loĝantaro eltenis la provon de la senprecedenca novkronvirusa epidemio. Fronte al la krizo, Ĉinio persistis en scienco kaj donis plenan ludadon al instituciaj avantaĝoj por gajni la popolan militon kontraŭ la epidemio, anstataŭ negative reagi kun fido al amasa imuneco. La venko super la epidemio baziĝas sur tio, ke en la kriza momento la ĉina nacio persistis en la kultura tradicio, ke tiuj, kiuj kunhavas saman sorton, gajnos batalon. Ĉiu civitano devas zorgi pri la savo de sia patrujo. Fronte al la abrupta epidemio, Ĉinio mobilizis la tutan landon, aktivigante ĉiun ĉelon de bazaj organizoj al komunaj prevento kaj regado de la infekta malsano, por rompi la disvastigan ĉenon de la viruso. Estas neimageble, kian danĝeron kaŭzus la vasta disvastiĝo de la viruso en Ĉinio sen alta konscienco de la publiko. En la kriza momento ĉinoj sin izolis en la hejmo, surhavis maskojn kaj efektivigis socian distanciĝon, kio fariĝis nova normalo meze de la epidemio kaj kunigis senliman forton por venki la viruson. Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus aprezis konsciencon de la ĉina publiko. Li diris en februaro, "Mi ne vidis tian mobilizadon dum mia vivo, kaj mi kredas, ke Ĉinio povas bridi la epidemion."

Laŭ la lastatempa enketo de la Ĉina Junulara Ĵurnalo, ĉinaj junuloj donas pli altajn poentojn al sia nacia fiereco, pro la solidareco de la tuta lando en la batalo kontraŭ la novkronvirusa epidemio.

La raporto de enketo diris, ke la averaĝa poentaro de nacia fiereco inter junaj ĉinoj en la aĝo de 18 ĝis 35 jaroj estis 9,57 el 10, pli alte ol 9,18 en simila enketo en la jaro 2019. Preskaŭ 71% de la junaj enketitoj diris, ke ili akiris fortan senton pri la ideo, ke homoj kaj vivoj plej gravas dum la tutlanda batalo kontraŭ la epidemio.

Aliaj 70,2% de la ĉinaj junuloj rimarkis, ke la juna generacio kuraĝe elpaŝis kaj aktive surŝultrigis sian respondecon meze de la epidemia batalo. Ankaŭ la meza poentaro de feliĉo en la vivo pliiĝis de 8,2 el 10 en 2019 ĝis 9,03 ĉi-jare. La enketo, farita de la 24a ĝis la 28a de aprilo, havis specimenojn de 8 212 homoj el 31 provinc-nivelaj regionoj.

Laŭ raporto pri interreta disvolviĝo de Ĉinio, la nombro de uzantoj de interreta pago en Ĉinio atingis 768 milionojn en marto de ĉi tiu jaro, kreskante je 168 milionoj de la fino de 2018.

La raporto publikigita de la Ĉina Interreta Informa Centro diris, ke la uzantoj de interreta pago okupas 85% de la 904 milionoj da retanoj de la lando. La nombro de uzantoj, kiuj faris interretajn pagojn per poŝtelefonoj, kalkuliĝis al 765 milionoj en marto, okupante 85,3% de la poŝtelefonaj retanoj, kiuj sumiĝis je 897 milionoj.

Laŭ la raporto, en 2019, ne-bankaj pagiloj plenumis 720 miliardojn da interretaj pagoj kun totala valoro de preskaŭ 250 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 35,4 duilionoj da usonaj dolaroj), kun jara kresko de 35,7% kaj 20,1% respektive.

Kun ĉiutage pliiĝantaj kronvirusaj kazoj kaj mortoj, la usona registaro intensigis intencojn eksciti la flamojn de kontraŭĉina retoriko por deturni atenton de sia rekta respondeco pri la krizo.

Laŭ la Centro pri Sistem-Scienco kaj Inĝenierio en la Universitato Johns Hopkins, la nombro de mortoj pro la kronvirusa malsano en la lando kalkuliĝis al 66 369 sabate vespere, kun entute 1 132 539 konfirmitaj kazoj.

Anstataŭ fari ĉion, kion ili povas fari por savi kiel eble plej multe da usonanoj, la registaro de prezidento Donald Trump kaj ĝiaj simpatiantoj en la Kongreso furioze klopodas por false kulpigi Pekinon kaj uzi Ĉinion kiel propekan kapron por siaj propraj mispaŝoj.

"Ne defendu Trump, krom la Ĉinan Vojaĝ-Malpermeson - ataki Ĉinion", detala memorando sendita de la Nacia Respublikana Senatana Komitato al la kampanjoj de la Respublikana Partio konsilis, instigante respublikanajn kandidatojn trakti la kronnvirusan pandemion por aktiva atako al Ĉinio.

La 57-paĝa strategia dokumento, akirita de la retejo Politico ĵus, inkluzivas konsilojn pri ĉio, ekzemple ligi Demokratajn kandidatojn kun la ĉina registaro kaj trakti akuzojn de rasismo.

Pekino dimanĉe rifuzis raporton publikigitan de usona organizo pri la kelkmonataj perfortaj protestoj, kiuj paralizis la ĉinan Honkongan Specialan Administracian Regionon (HSAR) en 2019, kondamnante ĝiajn agojn senhonte interveni en aferojn de Honkongo kaj la internajn aferojn de Ĉinio.

Proparolanto de la Interliga Oficejo de la Centra Popola Registaro en la Honkonga Speciala Administracia Regiono diris en deklaro, ke la raporto pravigis la ekstremisman perforton dum la tumultado kaj akuzis la honkongan policon, kiu plenumis la leĝon kun granda sindeteno.

La deklaro diris, ke la raporto gloris la krimajn agojn de la opozicio kaj ekstremistoj kiel "batalon por demokratiigo" kaj menciis nenion pri la severa damaĝo al leĝo, ordo kaj la principo "unu lando, du sistemoj".

La proparolanto diris, ke tio estas plena de mensogoj kaj duoblaj normoj, kaj emfazis la altan aŭtonomecon de la Honkonga Speciala Administracia Regiono: "La leĝaj rajtoj kaj libereco, kiujn ĝuas honkonganoj, estas plene protektataj surbaze de rilataj leĝoj."

Yves Cohen, estro pri intensa prizorgado de hospitalo en Parizo, diris en intervjuo kun lokaj mediatoj dimanĉe, ke la nova kronviruso unue aperis en Francio la 27an de decembro 2019. Li diris, ke lia medicina teamo reekzamenis testajn rezultojn de 24 pacientoj kun spiraj infektoj kaj negativa reakcio je gripo kaj aliaj specoj de kronviruso en decembro kaj januaro, kaj inter ili vira paciento montriĝis pozitiva je la nova kronviruso. Li aldonis, ke la paciento estis ekzamenita en hospitalo la 27an de decembro, unu monaton antaŭ ol la unuaj francaj kazoj estis konfirmitaj.

La rusa centro pri respondo al la kronvirusa malsano diris en deklaro, ke Rusio dimanĉe raportis novan tagan rekordon per 10 633 kronvirusaj kazoj konfirmitaj dum la lastaj 24 horoj, levante sian totalan nombron de konfirmitaj kazoj ĝis 134 687.

Donitaĵoj de la centro montris, ke Rusio ĝisdatigis sian tagan rekordon ĉiutage ekde la 30a de aprilo. La deklaro diris, ke la nombro de mortoj pro la pandemio pliiĝis je 58 al 1 280 dimanĉe, dum 16 639 homoj resaniĝis, inkluzive de 1 626 en la lastaj 24 horoj. La rusa Ministerio pri Sano diris sabate en deklaro, ke estas neniu kialo opinii, ke la pandemia situacio stabiliĝis en la lando kaj reguloj pri sekureco povas esti ignorataj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin