Novaĵoj (Majo 06)

(GMT+08:00) 2020-05-06 16:38:43     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mirinda bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 6a de majo, merkrede. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj diris, ke kunlaboro kaj fido estas bezonataj por batalo kontraŭ la pandemio; Ĉinio lanĉis reprojektitan kunhoman spacoŝipon per nova giganta raketo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi emfazis marde, ke kunlaboro kaj fido, anstataŭ kontraŭreago aŭ suspekto, estas plej bezonataj por landoj en la batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio.

Dum telefona konversacio kun uzbeka ministro pri eksterlandaj aferoj Abdulaziz Kamilov, Wang diris, ke Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun landoj tra la mondo, inkluzive de Uzbekio, kaj subteni la Mondan Organizon pri Sano (MOS) ludi sian rolon.

Ĉinio helpos Uzbekion laŭ sia kapablo, inkluzive de sendo de medicinaj teamoj por divido de kontraŭepidemia sperto kaj helpo al la uzbeka flanko en aĉetado de medicinaj provizaĵoj en Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio opinias, ke la uzbeka flanko venkos la kronvirusan epidemion sub la gvidado de prezidento Shavkat Mirziyoyev, kaj esprimis esperon, ke ili plu garantios sanon kaj sekurecon de ĉinaj ŝtatanoj en Uzbekio. Li aldonis, ke la pandemio finiĝos kaj la kunlaboro daŭros, kaj ke reciproka fido kaj amikeco inter la du landoj plifortiĝos en la komuna batalo kontraŭ la kronvirusa malsano.

Wang diris ankaŭ, ke la du flankoj devas preni diversajn kaj flekseblajn rimedojn por certigi la efektivigon de ŝlosilaj kunlaboraj projektoj kaj minimumigi la influon de la epidemio sur kunlaboro. Li akcentis, ke ambaŭ flankoj devas ankaŭ instigi entreprenojn novigi manierojn de kunlaboro kaj nutri novajn formojn de kunlaboro, kaj ke ĉina-uzbeka kunlaboro pri la Zono kaj Vojo certe atingos pli grandan disvolviĝon.

Kamilov diris, ke la ĉina popolo, kiu montris senprecedencan unuecon kaj grandan persistemon en la batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio, povas rezisti ajnan malfacilan provon, kaj ke la sperto kaj atingoj de Ĉinio kontraŭ la epidemio donis ekzemplon por ĉiuj landoj de la mondo.

Kamilov esprimis dankemon de sia lando pro la sindona helpo de Ĉinio, dirante, ke ĉinaj medicinaj fakuloj ludis gravan rolon en la batalo de Uzbekio kontraŭ la epidemio. Li aldonis, ke Uzbekio faros sian plejeblon por garantii sekurecon de ĉinaj civitanoj en la centr-azia lando.

La spaciala programo de Ĉinio faris plian paŝon antaŭen per la lanĉo de novgeneracia kunhoma spacoŝipo sur la novtipa giganta raketo.

La raketo Changzheng-5B estis ĵetita je la 18a horo marde posttagmeze laŭ pekina tempo de la Wenchang-a Spaciala Lanĉejo.

La raketo estas la kvara varianto de la serio Changzheng-5. Kun la litero B aldonita al sia nomo, la raketo estis modifita por fari ĝin kapabla sendi la provmodelon de la nova homloĝata spacoŝipo de Ĉinio.

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la Ŝtata Konsilio kaj la Centra Milita Komisiono sendis gratulan mesaĝon laŭdantan la sukcesan lanĉon kaj esprimis dankon al ĉiuj personoj pro ilia sindonemo.

La mesaĝo diris, ke la sukcesa flugo komencas la "trian paŝon" de la ĉina programo de kunhoma spacoŝipo, kiu metas firman fundamenton por la disvolva strategio de Ĉinio. Ĝi alte taksis la malfacilan taskon faritan de esploristoj, esperante, ke ili plu laboros sub la gvidado de la KPĈ kun kamarado Xi Jinping ĉe la kerno kaj faros novajn progresojn.

La ĉina centra provinco Hubei, kiu estis grave trafita de la kronvirusa epidemio, akceptis 7,35 milionojn da turistoj dum la ferioj de la Unua de Majo, la tago de la internacia laborista solidareco.

Laŭ la provinca administracio pri kulturo kaj turismo, la totala turisma enspezo dum la kvin ferioj sumiĝis je 2,45 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 345 milionoj da usonaj dolaroj). Ambaŭ nombroj markas akran falon de tiuj dum la ferioj de la Unua de Majo en la pasinta jaro, sed ili indikas, ke turismo stabile reboniĝas en la grave trafita provinco kun mildiĝo de la epidemia situacio.

Hubei malaltigis sian nivelon de krizokaza respondo al la kronvirusa epidemio de la plej alta ĝis la dua ekde la 2a de majo.

La usona amaskomunikilo CNN raportis, ke britaj esploristoj faris genetikan analizon al la nova kronviruso akirita el 7 600 tutmondaj pacientoj kaj konstatis, ke la kronviruso disvastiĝis tra la tuta mondo ekde la fino de la lasta jaro kaj certe propagiĝis rapide post la unua infekto.

Francois Balloux, esploristo de la Genetika Instituto de Kolegio de la Universitato de Londono, diris al CNN, ke La viruso mutacias, tamen tio ne signifas, ke ĝi malboniĝas. La teamo publikigis raporton pri la esploro en la gazeto Infekto, Genetiko kaj Evolucio.

La gazeto diris, ke iliaj rezultoj kongruas kun la antaŭa taksado, tio estas, ke ĝis la fino de 2019 ĉiuj genomaj sekvencoj havas komunan praulon. La esploro pruvis, ke en tiu ĉi periodo la nova kronviruso eniris homan gastiganton.

Balloux diris, ke tio estas freŝa esploro, kaj ili estas tre certaj pri tio, ke la kronviruso eniris homan gastiganton en la fino de la lasta jaro.

La urbestro de Belleville, Michael Melham, diris, ke li estis ekzamenita kun rezulto de pozitiva reakcio je kronvirusaj antikorpoj, aldonante, ke li kredas, ke li malsaniĝis kun la viruso en novembro - pli ol unu monaton antaŭ ol kuracistoj en Ĉinio unue raportis kazojn de la nova malsano.

Melham diris, ke li malsaniĝis en la fino de novembro kaj suferis de malvarmumo, halucinoj kaj "rapidega leviĝo de temperaturo " post kiam li forlasis Konferencon de la Municipa Ligo en Atlantika Urbo.

Melham diris en gazetara komunikaĵo, "Mi sentis, ke mi estas kvazaŭ toksomaniulo iranta el narkotismo. Mi ne sciis, kio okazis al mi. Mi neniam sentis, ke mi povus esti tiel malsana."

La unua konata kazo de la kronviruso en Usono estis en januaro kaj koncernis okcident-marbordan viron, kiu estis en Wuhan de Ĉinio. Prisanaj fakuloj nun diras, ke la kronviruso eble kviete disvastiĝis en Usono en januaro kaj februaro, kiam la kronvirusa provo estis malofta. Neniu repuŝis la templinion ĝis novembro.

La komunikaĵo diris, ke la kuracisto diris al Melham, ke li havas gripon kaj boniĝos post ripozo kaj perfuzo. Li ne faris gripoprovon kaj diris, ke li ne vojaĝis eksterlanden.

La plej nova statistiko de la Universitato Johns Hopkins montris, ke Usono raportis pli ol 1,2 milionojn da kronvirusaj kazoj ĝis mardo, kaj la nombro de mortoj pro la kronvirusa malsano en la lando kreskis ĝis 70 646.

Nov-Jorkio restas la plej grave trafita ŝtato, kun entute 321 192 konfirmitaj kazoj kaj 25 073 mortoj.

La unua konata morto kaŭzita de la kronviruso en Ĉikago estis raportita la 16an de marto, sed la oficejo de la Medicinaj Ekzamenistoj de la gubernio Cook planas reekzameni "malgrandan parton" de kazoj, kiuj eble mortis pro la kronvirusa malsano pli frue jam en novembro. Lokaj oficialuloj diris, ke ili esploros ĉi tiujn mortojn koncernajn al koratako kaj pneŭmonio ekde la fino de la lasta aŭtuno.

En la ŝtato Ohio, 3 300 malliberuloj, aŭ pli ol 70% de la arestitoj en du ŝtataj malliberigaj instalaĵoj, estis ekzamenitaj kun rezulto de pozitiva reakcio je la kronviruso, kaŭzante almenaŭ 33 mortojn. Samtempe ankaŭ 276 laborantoj en ĉi tiuj instalaĵoj montriĝis pozitivaj je la viruso.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin