Novaĵoj (Majo 07)

(GMT+08:00) 2020-05-07 18:05:18     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mirinda bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 7a de majo, ĵaŭde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi Jinping prezidis kunvenon de la gvidantaro pri plibonigo de sistemoj por regula epidemia regado;Ĉinio aliĝos al iniciato de la MOS pri kunlaboro kontraŭ pandemio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede prezidis kunvenon de la gvidantaro pri plibonigo de sistemoj por regulaj epidemiaj prevento kaj regado. La kunveno de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ aŭskultis raporton de la centra gvidgrupo pri prevento kaj regado de la nova kronviruso.

Xi diris, ke la grupo, sub firma gvidado de la Centra Komitato de la KPĈ kaj kun la granda subteno de la popolo tra la lando, batalis flanko ĉe flanko kun homoj en la provinco Hubei kaj ĝia ĉefurbo Wuhan. Li diris, ke la grupo senlace klopodis por bridi la disvastiĝon de la viruso kaj laboris diligente por konstrui fortan unuan defendlinion, farante gravajn kontribuojn al la gajno de la popola milito kontraŭ la epidemio.

Xi ankaŭ urĝis la efektivigon de serio da politikoj por akceli la ekonomian kaj socian disvolviĝon de Hubei kaj helpi al la provinco rapidigi renormaliĝon de vivo kaj laboro.

La kunveno postulis plibonigi la medicinan kaj prisanan strukturon, reformi la sistemon pri regado kaj prevento de malsanoj, levi la kapablon de epidemia monitorado kaj frua antaŭaverto, plifortigi leĝojn kaj regulojn pri publiksanaj krizokazaĵoj kaj plibonigi la sistemojn pri respondo kaj traktado de gravaj epidemioj kaj publiksanaj krizokazaĵoj.

La plenuma kunveno de la Ŝtata Konsilio, prezidita de ĉefministro Li Keqiang, decidis merkrede, ke Ĉinio enkondukos kaj plibonigos politikojn por teni dungadon stabila kaj certigi vivtenon de la popolo.

Ĉeestantoj de la kunveno aŭskultis progresan raporton pri efektivigo de polikoj antaŭe enkondukitaj por akceli rekomencon de produktado kaj komercan disvolviĝon.

La merkreda kunveno resumis la fortajn kaj laŭcelajn politikajn rimedojn, kiujn registaraj departementoj tra la lando enkondukis dum la lastaj monatoj. Ĉi tiuj entute 90 rimedoj kovrantaj ok kampojn estis difinitaj por akceli la rekomencon de laboro kaj produktado kaj helpi al kompanioj venki malfacilojn.

La kunveno substrekis la bezonon efike antaŭenpuŝi la ses prioritatojn, nome dungadon, vivtenon de la popolo, disvolvadon de merkataj entoj, sekurecon de nutraĵoj kaj energio, stabilan funkciadon de la industriaj kaj provizaj ĉenoj kaj glatan funkciadon sur la komunuma nivelo. Ĉi tiuj klopodoj celas certigi stabilecon en la ses ŝlosilaj kampoj, nome, stabileco en dungado, financo, eksterlanda komerco, eksterlanda investo, enlanda investo kaj merkataj anticipoj, kaj konservi solidajn ekonomiajn fundamentojn.

La kunveno urĝis plenan efektivigon de ĉiuj politikoj por helpi al kompanioj, precipe miniaturaj kaj malgrandaj kaj hejmaj negocoj, venki malfacilojn. Efektivaj profitoj devas esti liveritaj al ĉi tiuj kompanioj por stabiligi dungadon, mildigi la influon sur laborpostenoj kaj enspezoj de laboristoj, inkluzive de migrantaj laboruloj, kaj pli bone garantii la vivtenon de la popolo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio decidis aliĝi al la iniciato pri internacia kunlaboro, proponita de la Monda Organizo pri Sano (MOS) por batali kontraŭ la kronvirusa pandemio.

La 24an de aprilo, ĝenerala direktoro de la MOS Tedros Adhanom Ghebreyesus anoncis komenci internacian kunlaboron por akceli ekspluatadon, produktadon kaj egalan distribuadon de vakcinoj, diagnozoj kaj terapioj pri la kronvirusa malsano.

Laŭ la plej novaj statistikoj publikigitaj de la Universitato Johns Hopkins, la tutmonda nombro de konfirmitaj novkronvirusaj kazoj superis 3,7 milionojn; pli ol 260 mil homoj mortis pro la malsano; kaj pli ol 1,1 milionoj da pacientoj resaniĝis.

La nombro de novkronvirusaj kazoj en la ĉina ĉeftero sumiĝis je 82 883, inkluzive de 1 678 importitaj kazoj kaj 903 sensimptomaj pacientoj sub medicina observado. Entute 4 643 homoj mortis pro la infekta malsano en Ĉinio.

Usono estas sur la unua loko de la mondo laŭ la nombroj de konfirmitaj kazoj kaj mortoj de la kronvirusa malsano, per pli ol 1,2 milionoj kaj pli ol 73 mil respektive. Vicprezidento Mike Pence anoncis marde, ke la laborgrupo pri la nova kronviruso de la Blanka Domo estos eksigita eble ene de unu monato.

Zhang Ming, estro de la Ĉina Misio en EU, diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) konservis bonan tendencon de disvolviĝo dum la pasintaj 45 jaroj. Sub la novaj cirkonstancoj la du flankoj nun alfrontas komunajn novajn misiojn, kaj konservi la duflankajn rilatojn en bona stato pli gravas ol iam ajn antaŭe.

Zhang faris la rimarkojn en artikolo publikigita merkrede de la mediatoj Brussels Times kaj Euroactiv okaze de la 45a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la EU. Li diris, ke la du flankoj en la pasintaj 45 jaroj starigis la kompletan strategian partnerecon, kaj aktive antaŭenpuŝas partnerecon de paco, kresko, reformo kaj civilizo.

Li skribis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj la EU estis fortigitaj per nova vigleco kaj dimensioj dum la pasintaj 45 jaroj. Pasintjare la kvanto de la duflanka komerco estis 300-oble pli granda ol tiu en la fruaj tagoj de la diplomatiaj rilatoj. La duflanka kunlaboro vastiĝis al pli multaj kampoj kiel paco kaj sekureco, medio, scienco, teknologio, kulturo, edukado kaj sano.

La ĉina sendito diris, ke kvardek kvin jarojn poste, la du flankoj nun alfrontas komunajn novajn misiojn sub la novaj cirkonstancoj. La kronvirusa malsano konsistigas senprecedencajn prisanajn, ekonomiajn kaj sociajn defiojn al la tuta internacia komunumo, inkluzive de Ĉinio kaj la EU. Li aldonis, "Ĉi tiu krizo instigis nin zorge pripensi kiel konservi nian ekonomion kaj socian resaltecon, kiel akceli harmonian kunekziston inter homaro kaj naturo, kaj kiel gvidi tutmondiĝon en la ĝusta direkto. Por trovi la respondojn, estas pli grave ol iam ajn antaŭe konservi la rilatojn inter Ĉinio kaj la EU en bona stato."

Proparolanto de la Oficejo pri Honkongaj kaj Makaaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio merkrede kondamnis agojn de malgranda nombro da tumultuloj en la Honkonga Speciala Administracia Regiono kiel "politikan viruson" en la honkonga socio kaj promesis forigi la "nigran teruron".

La proparolanto diris en deklaro, ke la "nigra teruro" estas la malamiko de la principo "unu lando, du sistemoj". La terbruliga ago de la nigre vestitaj perfortaj manifestaciantoj estas politika viruso en la honkonga socio kaj granda malamiko kontraŭ "unu lando, du sistemoj".

La proparolanto akcentis, ke Honkongo neniam trankviliĝos, se la "nigra teruro" ne estos forigita. La centra registaro ne staros flanke kun krucitaj brakoj, kaj ĝi havas la aŭtoritaton kaj respondecon konservi ordon kaj protekti nacian sekurecon.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin