Pri la Viruso

(GMT+08:00) 2020-05-08 17:12:48     Redaktoro:Xiao


Decembro

Ĉinio: Strangaj pneŭmoniaj kazoj raportitaj

UN: Ricevite!

Januaro

Ĉinio: Ni malkovris novan viruson

Usono: Kio?

Ĉinio: Ĝi estas danĝera.

Usono: Ĝi estas nur gripo.

Ĉinio: Portu maskon.

Usono: Ne portu maskon.

Ĉinio: Restu hejme.

Usono: Tio malobservas homajn rajtojn.

Ĉinio: Konstruu provizorajn hospitalojn.

Usono: Ili estas koncentrejoj.

Ĉinio: Hospitaloj finkonstruitaj en dek tagoj.

Usono: Parade.

Ĉinio: Tempo por blokado

Usono: Kiel barbare.

Februaro

Ĉinio: Ĝi superŝarĝis nian medicinan sistemon.

Usono: Rigardu, kiel postiĝinta Ĉinio estas.

Ĉinio: La viruso mortigas kuracistojn.

Usono: Tipa tria mondo.

Ĉinio: Ĝi disvastiĝas en aero.

Usono: Ĝi magie malaperos en aprilo.

Ĉinio: Ĉiuj restu hejme.

Usono: Malobservo de homaj rajtoj

Marto

Ĉinio: Niaj nombroj nun malpliiĝas

Usono: Ne eble! Rigardu Italion!

Ĉinio: Ni portis maskojn.

Usono: Vi trompis nin.

Ĉinio: Ni publikigis niajn datumojn.

Usono: Vi tenas ĉion sekreta.

Ĉinio: Viaj loĝantoj mortos.

Usono: Vi ne avertis nin.

Ĉinio: Ni diris, ke ĝi estas danĝera.

Usono: Vi mensogis.

Aprilo

Ĉinio: Ni diris, ke ĝi disvastiĝas en aero.

Usono: Vi donis falsajn datumojn. Kial vi ne avertis nin?

Ĉinio: Ni jam diris, ke ĝi estas danĝera.

Usono: La viruso ne estas danĝera. Sed mortis milionoj da ĉinoj. Kvankam la viruso ne estas danĝera, ni ankoraŭ pravas. Eĉ se ni estas memkontraŭdiraj.

Ĉinio: Dio! Aŭskultu vin mem!

Usono: Tio estas vero. Vi mensogis. Ni faris nenion dum tri monatoj. Ĉar la MOS konsentas kun Ĉinio, ni do malpliigas financan subtenon al ĝi.

Ĉinio: Ĉu vi scias kion vi diras?

Usono: Ni ĉiam pravas, eĉ se ni estas memkontraŭdiraj.

Ĉinio: Tio estas kion mi plej amas pri vi usonanoj. Via konsekvenceco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin