Novaĵoj (Majo 08)

(GMT+08:00) 2020-05-08 15:40:41     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mirinda bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 8a de majo, vendrede. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi telefone konversaciis kun siaj portugala kaj uzbeka paraleluoj respektive; Ĉinio klopodos firmigi atingojn de epidemia regado dum rekomenco de laboro. Sekve estos la Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde telefone konversaciis kun portugala prezidento Marcelo Rebelo de Sousa kaj uzbeka prezidento Shavkat Mirziyoyev respektive.

Dum la interparolado kun Rebelo de Sousa, Xi diris, ke Ĉinio pretas doni helpon laŭ sia kapablo al la eŭropa lando, kaj aktive helpi ĝin aĉeti kaj transporti medicinajn provizaĵojn en Ĉinio. Li rimarkigis, ke la historio de la homa civilizo estas la historio de la homaj senĉesaj klopodoj por batalo kontraŭ kaj venko super diversaj katastrofoj, kaj ke estas historia respondeco de ĉiuj landoj tra la mondo pli bone protekti la sanon kaj bonfarton de popoloj kaj akceli ekonomian kaj socian disvolviĝon. Xi alvokis komunajn klopodojn por konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro, kaj emfazis, ke ĉiuj landoj devas firme subteni la UN kaj la Mondan Organizon pri Sano ludi siajn rolojn en kunordigo de internacia kontraŭepidemia kunlaboro, kaj ili devas ankaŭ plifortigi kunordigon pri makroekonomiaj politikoj, kaj konservi la stabilecon de tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj.

Rebelo de Sousa diris, ke la portugala flanko admiras la firman rezolutecon, kiun la ĉina popolo montris en sia batalo kontraŭ la epidemio. Li rimarkigis, ke la pandemio estas komuna malamiko de la tuta homaro, kaj la internacia komunumo devas subteni multflankismon kaj kune trakti ĝin. Li esprimis sian dankemon pro la valora subteno kaj helpo de Ĉinio, kiuj multe kontribuis al la batalo de Portugalio kontraŭ la viruso laŭ li.

Dum la interparolado kun Mirziyoyev, Xi diris, ke la kronvirusa pandemio denove pruvis, ke nur konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro estas la ĝusta vojo antaŭen, kaj ke solidareco kaj kunlaboro estas la plej potencaj armiloj en la batalo, kio rilatas al la bonfarto de la tuta homaro kaj la disvolviĝo kaj prospero de la mondo. Xi diris, ke la uzbekaj registaro kaj socio etendis helpan manon al Ĉinio en la plej malfacila periodo en la batalo de Ĉinio kontraŭ la infekta malsano, kaj ke ankaŭ la ĉina popolo zorgas pri la epidemio en la centra-azia lando. Li esperas, ke Uzbekio plu protektos la normalan laboron kaj vivon de ĉinaj civitanoj en la lando, kaj opinias, ke sub la forta gvidado de Mirziyoyev, la uzbeka popolo certe venkos la epidemion. Li aldonis, ke ĉina-uzbekaj rilatoj havas solidan fundamenton kaj grandan potencialon, kaj la du flankoj devas plu firme subteni unu la alian kaj turni defiojn en oportunojn.

Mirziyoyev diris, ke sub la saĝa gvidado de Xi, la ĉina registaro prenis firmajn, decidajn kaj tre efikajn rimedojn kaj bridis la epidemion en mallonga tempo. Li aldonis, ke la ĉina popolo montris nekredeblan solidarecon, kunlaboron kaj kuraĝon, kaj donis ekzemplon por aliaj landoj. Li dankis la ĉinajn registaron kaj popolon pro livero de sindona humanitara helpo al Uzbekio en ĝia plej malfacila tempo, kaj danke al la valora sperto kaj helpo de Ĉinio, Uzbekio akiris rimarkindajn progresojn en la prevento kaj regado de la epidemio.

Ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde prezidis kunvenon de la gvidgrupo pri respodo al la kronvirusa epidemio de la centra registaro, kiun li estras.

La kunveno postulis serioze efektivigi la spiriton de la kunveno de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kiun prezidis Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj serioze resumi kaj bone uzi efikajn praktikojn en la prevento kaj regado de la epidemio, efektivigi kaj plibonigi regulajn preventajn kaj regadajn rimedojn laŭ la aranĝoj de la gvidgrupo pri respondo al la kronvirusa epidemio de la centra registaro. La kunveno diris, ke ĉiuj regionoj devas efike preventi importitajn kazojn, firmigi atingojn de la prevento kaj regado, kaj malebligi resalton de la epidemio dum klopodoj por rekomenco de laboro kaj produktado kaj remalfermo de servoj kaj lernejoj.

Ĉina vicĉefministro Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko pri la ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, telefone konversaciis kun usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj ministro pri financo Steven Mnuchin vendrede matene. La du flankoj konsentis subteni komunikadon kaj plifortigi kunlaboron en makroekonomio kaj publika sano.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede telefone konversaciis kun mongola ministro pri eksterlandaj aferoj Damdin Tsogtbaatar, vokante Ĉinion kaj Mongolion plifortigi komunajn preventon kaj regadon de la kronvirusa pandemio.

Wang diris, ke mongola prezidento Khaltmaa Battulga, kiel la unua fremdlanda ŝtatestro, kiu vizitis Ĉinion post la eksplodo de la epidemio, montris sian subtenon al Ĉinio per praktikaj agoj, kaj ke la donaco de 30 000 ŝafoj fare de Battulga en la nomo de la mongola popolo vekis varman respondon inter la ĉina popolo, kaj plibonigis la tradician amikecon inter la du flankoj.

Tsogtbaatar diris, ke post la eksplodo de la kronvirusa epidemio, Ĉinio prenis ĝustatempajn kaj efikajn preventajn kaj regadajn rimedojn por bridi la epidemion en mallonga periodo, kio pruvas ĝian fortan mobilizan kapablon kaj medicinan sciencon kaj teknologion, kaj ke la sukceso de Ĉinio inspiros aliajn landojn en ilia batalo kontraŭ la viruso, kaj ankaŭ la sperto de Ĉinio tre gravas por ĉiuj aliaj landoj de la mondo.

La 4an de majo la retejo de la fama internacia akademia periodaĵo Naturo publikigis la studon de teamoj el kelkaj landoj. La studo bazita sur starigita modelo malkovris, ke la tri ĉefaj ne-drogaj rimedoj prenitaj de Ĉinio ne nur bridis la disvastiĝon de la nova kronviruso en la lando, sed ankaŭ gajnis fenestron de tempo por la tuta mondo. La studo montris, ke sen la fortaj ne-drogaj multoblaj rimedoj, la nombro de konfirmitaj kronvirusaj kazoj eble 67-obliĝus.

La studo estis farita de kelkaj teamoj el la Universitato Southampton, Universitato Fudan, Wuhan-a Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj, Universitato Harvard kaj Universitato Johns Hopkins. Uzante epidemiologiajn kaj anonimajn datumojn pri homa aktiveco, la esploristoj starigis modelon por simuli diversajn preventajn kaj regadajn planojn de diversaj ĉinaj regionoj per kutimaj vojaĝaj retoj. Laŭ taksado de la modelo, sen ne-drogaj intervenaj rimedoj, inkluzive de limigo de interurba vojaĝo, identigo kaj izolado de kazoj en frua periodo, limigo de homaj kontaktoj kaj socia distanciĝo, la nombro de kronvirusaj kazoj en Ĉinio eble 67-obliĝus. La disertaĵo diris, ke la atendo estas nerealisma, ke oni trovu efikan medikamenton en kelkaj monatoj, kaj nunaj medicinaj resursoj ne povas trakti ĉiujn pacientojn, tial ne-drogaj intervenoj estas grava parto de respondo al epidemio.

La modelo montris ankaŭ, ke se Ĉinio komencus tiujn ne-drogajn intervenojn pli malfrue je unu semajno ol la reala efektivigo, la nombro de kazoj estus trioble pli granda ol la nuna; se pli malfrue je tri semajnoj, la nombro 18-obliĝus.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin