Novaĵoj (Majo 11)

(GMT+08:00) 2020-05-11 15:57:43     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Selena bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Hodiaŭ estas lundo, la 11a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: la provinco Sichuan promesis ĉi-jare liberigi la lastajn 200 000 homojn el malriĉeco; tutmondaj oficialuloj kaj akademiuloj emfazas mankon de atesto pri origino de nova kronviruso. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Laŭ la du lokaj "politikaj sesioj", la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan liberigos la lastajn 200 mil homojn en la provinco el malriĉeco en tiu ĉi jaro.

La provinco investis pli ol 150 miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 21,21 miliardojn da usonaj dolaroj) por helpi 500 000 homojn kaj 31 guberniojn sin liberigi de la malriĉeco pasintjare, laŭ la raporto pri registara laboro en la lokaj "du sesioj", la jaraj kunvenoj de provinc-nivelaj leĝdonantoj kaj politikaj konsilantoj. La provinco esploros la influon de la kronvirusa epidemio sur regionoj kaj homoj suferantaj de malriĉeco kaj starigos kaj plibonigos la mekanismon de monitorado kaj helpo por malebligi al homoj, kiuj liberiĝis de malriĉeco, denove fali en malriĉecon.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang dimanĉe urĝis krei pli multajn famajn markojn por pli bone kontentigi la postulojn de altgradigo de konsumado kaj nacia disvolviĝo de Ĉinio.

Li, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris tion en mesaĝo al la interreta okazaĵo Ĉina Mark-Tago 2020. Li diris, ke akceli kreskon de markoj kaj konstante altigi kvaliton kaj influon de ĉinaj produktoj kaj servoj estas grava kampo de efektivigo de la strategio pri grandigo de enlanda postulado kaj antaŭenigo de altkvalita disvolvado.

Li alvokis la efektivigon de la strategio pri disvolviĝo akcelata per novigado, senĉese akceli amasan entreprenadon kaj novigadon, persiste meti kvaliton sur la unuan lokon, profundigi konscion pri markoj inter la tuta socio kaj gvidi kompaniojn konservi la spiriton de profesieco kaj metiisteco, por krei pli multajn famajn kaj altkvalitajn markojn.

La okazaĵo kiel interreta ekspozicio de ĉinaj markoj kaj interreta internacia forumo kun partopreno de pli ol 1 300 kompanioj estis organizita de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, la ĉefa ekonomia planisto de Ĉinio, kaj ministerioj inkluzive de komerco, agrikulturo kaj kamparaj aferoj, kaj ankaŭ la Ŝanhaja municipa registaro.

Vojkonstrua teamo laboros sur itinero al la montpinto Ĉomolangmo en la 12a de majo, se veterkondiĉoj permesos tion. Por plenumi misiojn konstrui itineron al la montpinto kaj transporti materialojn al tendaro je la altitudo de malpli ol 8 300 metroj, membroj de la vojkonstrua kaj transporta teamoj ekveturis al la tendaro je la altitudo de 7 028 metroj de la antaŭa tendaro kun la altitudo de 6 500 metroj je la 7a horo dimanĉe matene.

La membroj forigis eblajn sekurecajn danĝerojn laŭ la itinero kaj atingis la tendaron je la 2a horo posttagmeze. La 12-an de majo, entute 12 gvidistoj foriros el la tendaro je la altitudo de 7 028 metroj por transporti materialojn al alia tendaro.

Ĉinio komencis remezuri la altecon de la montpinto Ĉomolangmo, la plej alta montpinto de la mondo, la 30an de aprilo. La mezura teamo konsistas el membroj el la Ministerio de Naturaj Resursoj kaj la nacia montgrimpa teamo.

De post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, ĉinaj esploristoj faris ses grandskalajn mezuradojn kaj sciencajn esplorojn sur la montpinto Ĉomolangmo kaj publikigis la altecon de la pinto dufoje en 1975 kaj 2005, tio estis 8 848,13 metroj kaj 8 844,43 metroj respektive.

Oficialuloj kaj kleruloj tra la mondo lastatempe emfazis, ke ne ekzistas sciencaj atestoj por subteni la ripetajn akuzojn de Vaŝingtono, ke la nova kronviruso venis de esplora laboratorio aŭ bazaro de kortobirdoj en la ĉina urbo Wuhan.

Dimanĉe usona ŝtatsekretario Mike Pompeo predikis "gravan ateston" pri la origino de la viruso el Wuhan. Li tamen ne precizigis, kio estas la atesto, nek transdonis ian konkretan pruvon por validigi siajn asertojn.

Laŭ armea generalo Mark Milley, estro de la komunaj stabestroj de la usona armeo, la origino de la nova kronviruso malantaŭ la kronvirusa pandemio restas nekonata.

"Ĉu ĝi venis el la virusologia laboratorio en Wuhan, ĉu ĝi okazis en la bazaro de kortobirdoj en Wuhan aŭ en iu alia loko? Kaj la respondon al tio ni ne scias," Milley diris en gazetara konferenco pli frue ĉi-semajne.

Usona pintklasa specialisto pri infekta malsano kaj oficialulo pri sano Anthony Fauci klarigis, ke la nuna scienca atesto montras, ke la viruso absolute ne povas esti artefarita.

Rusio akuzis Usonon pri distordo de la historio de la Dua Mondmilito kaj subtakso de la rolo de Sovetunio en la venko super Nazia Germanio.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris dimanĉe en deklaro, "Ni ege indignas pro la provo distordi la rezultojn de la venko super naziismo kaj la decidan kontribuon de nia lando."

La ministerio diris, ke ĝi ne povas ignori la komenton afiŝitan de la Blanka Domo en sociaj mediatoj, kiu nur menciis Usonon kaj Brition kiel venkintojn super la nazioj. Ĝi diris, ke la usonaj oficialuloj havas nek la kuraĝon nek la volon doni respekton al la nediskutebla rolo kaj la grandega nombro da mortoj de la Ruĝa Armeo kaj la sovetia popolo en la nomo de la tuta homaro.

La ministerio diris ankaŭ, "Bedaŭrinde, tia sinteno estas klare malakorda kun la deklaro adoptita en la 25a de aprilo de rusa prezidento Vladimir Putin kaj usona prezidento Donald Trump okaze de la 75a datreveno de la renkontiĝo inter sovetiaj kaj usonaj soldatoj ĉe la rivero Elba.

Laŭ la nova statistiko de la Universitato Johns Hopkins, konfirmitaj kronvirusaj kazoj superis 4 milionojn tutmonde, kun pli ol 282 000 mortoj kaj pli ol 1,4 milionoj da resanigitaj pacientoj,

La ĉina ĉeftero havas 82 918 kazojn de la kronvirusa malsano, el kiuj 1 690 estis importitaj. Ankaŭ 780 sensimptomaj pacientoj estas nun sub medicina observado. Entute 4 643 homoj mortis pro la malsano en Ĉinio.

Usono okupas la unuan lokon de la mondo laŭ la nombroj de la kronvirusaj infektoj kaj mortoj, per pli ol 1,3 milionoj kaj pli ol 79 000 respektive. Vicprezidento Mike Pence havas nenian planon pri memizolado, post kiam lia gazetara sekretario estis ekzamenita kun rezulto de pozitiva reakcio. Lia proparolanto diris, ke la vicprezidento planas esti ĉe la Blanka Domo lunde.

Dimanĉe brita ĉefministro Boris Johnson publikigis "kondiĉan planon" por remalfermi socion, permesante al homoj en Anglio pasigi pli da tempo eksterdome ekde merkredo.

La EU urĝis pluvalidigi vojaĝan malpermeson: La Eŭropa Komisiono vendrede urĝis la membroŝtatojn plilongigi la provizoran malpermeson al neesencaj vojaĝoj al la unio je unu monato ĝis la 15 de junio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin