6 momentoj de Xi Jinping kaj lia patrino

(GMT+08:00) 2020-05-11 11:25:19     Redaktoro:邱杰明

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ankoraŭ bone memoras, ke kiam li estis en la aĝo de 5 aŭ 6 jaroj, la patrino Qi Xin instruis lin servi al sia lando fidele. La patrino portis lin sur la dorso al la Librejo Xinhua por aĉeti komikson pri Yue Fei, kaj poste ŝi rakontis al li "lojalecon al la patrujo" kaj heroaĵojn de Yue Fei.

De tiam, la vortoj "lojaleco al la patrujo" estis plantitaj en la koro de Xi kiel semo. Li ĉiam firme konservas tiujn vortojn en la memoro kaj prenas ilin kiel la celon de sia serĉado.

Qi ne nur bone prizorgis siajn infanojn en la hejmo, sed ankaŭ faris bonan laboron. Kiom ajn peniga estis la laboro, ŝi ĉiam donis la plej grandan gravecon al sia kariero kaj neniam prokrastis la laboron malgraŭ diversaj malafciloj.

La patrino ĉiam agis kiel ekzemplo kaj afekciis kaj edukis siajn infanojn per bonegaj familiaj tradicioj. Ankaŭ Xi, profunde influita de familiaj tradicioj, firme sekvas la stilon de simpla vivo kaj penema laboro.

Kiam Xi aliĝis al produkta grupo, Qi brodis la vortojn "patrina koro" per ruĝa fadeno sur la sako.

En la printempa festo de la jaro 2001, Xi ne povis reveni hejmen pro sia laboro, kiam li estis la estro de la provinco Fujian. Qi telefone parolis kun Xi, dirante, ke perfekte plenumi la laboron estas la plej granda obeemo al la gepatroj kaj ankaŭ respondeco pri la familio kaj li mem.

En la oficejo de Xi estas kelkaj fotoj de li kun familianoj. Unu el la fotoj enkadrigas la varman momenton, kiam li kaj lia patrino promenas mano en mano, emociante multajn homojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin