Rusio akuzis Usnon pri subtakso de rolo de Sovetunio en Dua Mondmilito

(GMT+08:00) 2020-05-11 11:27:15     Redaktoro:邱杰明

Rusio akuzis Usonon pri distordo de la historio de la Dua Mondmilito kaj subtakso de la rolo de Sovetunio en la venko super Nazia Germanio.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris dimanĉe en deklaro, "Ni ege indignas pro la provo distordi la rezultojn de la venko super naziismo kaj la decidan kontribuon de nia lando."

La ministerio diris, ke ĝi ne povas ignori la komenton afiŝitan de la Blanka Domo en sociaj mediatoj, kiu nur menciis Usonon kaj Brition kiel venkintojn super la nazioj. Ĝi diris, ke la usonaj oficialuloj havas nek la kuraĝon nek la volon doni respekton al la nediskutebla rolo kaj la grandega nombro da mortoj de la Ruĝa Armeo kaj la sovetia popolo en la nomo de la tuta homaro.

La ministerio diris ankaŭ, "Bedaŭrinde, tia sinteno estas klare malakorda kun la deklaro adoptita en la 25a de aprilo de rusa prezidento Vladimir Putin kaj usona prezidento Donald Trump okaze de la 75a datreveno de la renkontiĝo inter sovetiaj kaj usonaj soldatoj ĉe la rivero Elba.

Rusio sabate mallonge celebris la 75an datrevenon de la sovetia venko super la nazioj en la Dua Mondmilito, meze de sia intensa batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin