Sichuan-provinco promesis liberigi lastajn 200 mil homojn el malriĉeco en 2020

(GMT+08:00) 2020-05-11 13:13:45     Redaktoro:邱杰明

Laŭ la du lokaj "politikaj sesioj", la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan liberigos la lastajn 200 mil homojn en la provinco el malriĉeco en tiu ĉi jaro.

La provinco investis pli ol 150 miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 21,21 miliardojn da usonaj dolaroj) por helpi 500 000 homojn kaj 31 guberniojn sin liberigi de la malriĉeco pasintjare, laŭ la raporto pri registara laboro en la lokaj "du sesioj", la jaraj kunvenoj de provinc-nivelaj leĝdonantoj kaj politikaj konsilantoj.

La provinco esploros la influon de la kronvirusa epidemio sur regionoj kaj homoj suferantaj de malriĉeco kaj starigos kaj plibonigos la mekanismon de monitorado kaj helpo por malebligi al homoj, kiuj liberiĝis de malriĉeco, denove fali en malriĉecon.

Laŭ la raporto, la lokaj "du sesioj" diskutas lokan ekonomian kaj socian disvolviĝon en la pasinta jaro kaj faras planojn por la venonta jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin