Dekoj de la gardistaro de la Blanka Domo estis infektitaj je kronviruso

(GMT+08:00) 2020-05-11 18:15:34     Redaktoro:邱杰明

Laŭ raporto de usonaj amaskomunikiloj, estis infektitaj pli ol 20 membroj de la sekreta servo de la usona Ministerio de Teritoria Sekureco, kiu respondecas pri sekureco de prezidento, vicprezidento kaj aliaj gravaj politikistoj.

La 9an de majo la retejo Yahoo raportis, ke laŭ la ĉiutaga epidemia raporto de la ministerio, ĝis la vespero de la 7a de majo, 34 homoj estis konfirmitaj pri infektiĝo kaj 23 aliaj resaniĝis. Ankaŭ aliaj 60 estas sub medicina observado.

Laŭ usonaj amaskomunikiloj, la nova kronviruso jam invadis la kernan rondon de la Blanka Domo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin