Xi esprimis festajn bondezirojn al flegistoj

(GMT+08:00) 2020-05-11 18:57:55     Redaktoro:邱杰明

Okaze de la Internacia Flegista Tago, ĉina prezidanto Xi Jinping, nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, esprimis festajn bondezirojn kaj salutojn al ĉiuj flegistoj de la lando.

Li diris, ke post eksplodo de la kronvirusa epidemio, amaso da flegistoj kuraĝe batalis sur la frontlinio de preventado kaj regado de la epidemio kaj faris gravajn kontribuojn al venko de la batalo kontraŭ la epidemio kaj garantio de sekureco kaj sano de diverslandaj popoloj. Ili per realaj praktikoj efektivigis noblan spiriton de sindono kaj amo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin