Ĉinio avertas pri kontraŭrimedoj al nova viza regularo de Usono kontraŭ ĉinaj ĵurnalistoj

(GMT+08:00) 2020-05-11 19:28:39     Redaktoro:邱杰明

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj avertis pri kontraŭrimedoj responde al la nova decido de Usono pri striktigo de vizaj gvidlinioj kontraŭ ĉinaj ĵurnalistoj kaj urĝis la usonan flankon tuj korekti siajn erarojn.

Proparolanto de la ministerio, Zhao Lijian, faris la komentojn en la ĉiutaga gazetara konferenco lunde en Pekino, nomante la novan regularon de Vaŝingtono "eskalado de politika subpremo kontraŭ ĉinaj mediatoj".

En la lasta semajno Usono publikigis la novan regularon limigi vizojn al ĉinaj raportistoj ĝis 90-taga periodo, kun la eblo por plilongigo, kiu ekvalidiĝis lunde.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin