Dimanĉe posttagmeze, kargoaviadilo ekflugis de la Tianhe-a Interncia Flughaveno en Wuhan al Osako, Japanio, kio markis la unuan internacian kargotransportan aerlinion kun regulaj flugoj, malfermitan de Hubei post la kronvirusa epidemio. La flugoj al Japanio estas ĉefe por transporti kontraŭepidemiajn provizaĵojn, kaj tiuj al Ĉinio transportas varojn por translanda elektronika komerco. Tio povas redukti la koston de transportado je 20%.