Novaĵoj (Majo 12)

(GMT+08:00) 2020-05-12 16:49:24     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Selena bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Hodiaŭ estas mardo, la 12a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi inspektas klopodojn por malriĉec-mildigo en Shanxi; mortoj pro la kronvirusa malsano en Usono kalkuliĝis al pli ol 80 000. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), lunde inspektis la ĉinan nordan provincon Shanxi, alvokante pli da klopodoj por mildigi malriĉecon.

Ĉinio konsideras kamparajn malriĉajn regionojn kiel la plej grandajn defiojn por plenumi la taskon konstrui modere prosperan socion en 2020.

De 2013 ĝis 2019, Ĉinio liberigis pli ol 93 milionojn da kamparanoj el malriĉeco per rimedoj kiel pariĝa helpado, akcelo de industrioj kiel prilaborado de produktoj kaj turismo, kaj translokado de tiuj en aridaj kaj foraj montaraj regionoj al pli loĝeblaj lokoj. Ĝis la fino de la pasinta jaro, restis pli ol 5,5 milionoj da homoj vivantaj sub la linio de malriĉeco tra la lando.

Lunde posttagmeze Xi vizitis organikan taglili-bienon en la distrikto Yunzhou de la urbo Datong, kaj vilaĝon en la urbeto Xiping de la urbo por informiĝi pri ĝiaj klopodoj por mildigo de malriĉeco.

La distrikto Yunzhou, parto de la ekstreme malriĉa regiono en la montoj Yanshan kaj Taihang, havas historion de kulturado de taglilioj dum pli ol 600 jaroj. Ĝi estas ankaŭ la kolonindustrio en la distrikto, sed ne ekzistis grandskala plantejo antaŭ 2010. Dum la pasintaj 10 jaroj, la distrikto dekobligis la areon uzatan por kulturado de taglilioj ĝis ĉirkaŭ 10 000 hektaroj.

Por liberiĝi de malriĉeco, malriĉaj gubernioj en la provinco disvolvis plantadon de pomoj, terpomoj kaj taglilioj en industriojn por garantii stabilajn laborojn kaj enspezojn de kamparanoj. Laŭ oficialuloj, pli ol miliono da homoj estis liberigitaj el malriĉeco.

Ĉefministro Li Keqiang lunde prezidis seminarion por peti opiniojn de reprezentantoj de ne-komunistaj partioj, la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco, kaj eminentaj senpartiuloj pri la projekto de raporto koncerna al registara laboro. Li diris, ke klopodoj devas esti faritaj por certigi dungadon, vivtenon de la popolo, disvolviĝon de merkataj entoj, sekurecon de nutraĵoj kaj energio, stabilan funkciadon de la industriaj kaj provizaj ĉenoj kaj glatan funkciadon sur la komunuma nivelo.

Li diris, ke oni devas klopodi ankaŭ por certigi stabilecon en la ses ŝlosilaj kampoj, nome, stabilecon en dungado, financo, eksterlanda komerco, eksterlanda investo, enlanda investo kaj merkataj anticipoj. Li akcentis, ke mezgrandaj, malgrandaj kaj miniaturaj entreprenoj estas la bazo por subteni la disvolviĝon de la ekonomio kaj ankaŭ la grundo por nutri vivtenon kaj dungadon, tial klopodoj por helpi tiujn entreprenojn trairi la malfacilan tempon devas esti grava parto de makropolitiko. Li aldonis, ke Ĉinio devas fidi al reformo kaj malfermo por eksciti pli da merkata vigleco kaj kreivo, kaj atingi la disvolvajn celojn de la ekonomio kaj socio.

Ĉeestantoj de la lunda kunveno havis la konsenton, ke per la malfacilaj klopodoj de la tuta lando Ĉinio efike bremsis la kronvirusan epidemion en mallonga periodo kaj faris bonan laboron por certigo de la baza vivo de la popolo.

Reprezentantoj donis konsilojn kaj sugestojn pri ŝtataj aferoj, ekzemple grandigo de la publiksana sistemo, gajno de la batalo kontraŭ malriĉeco, konservo de industria ĉeno, grandigo de enlanda postulado kaj plialtigo de la profesiaj kapabloj de la laboristaro.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris lunde en telefona konversacio kun etiopa ministro pri eksterlandaj aferoj Gedu Andargachew, ke Ĉinio volas stari kun siaj afrikaj fratoj, inkluzive de Etiopio, ĝis la kronvirusa epidemio estos venkita sur la afrika kontinento.

Wang diris, ke kun la disvastiĝo de la kronvirusa epidemio tra Afriko, Ĉinio intensigis liveron de multaj provizaĵoj por subteni la batalon de afrikaj nacioj kontraŭ la pandemio. Li diris, ke la etiopa flanko multe helpis Ĉinion per transdono kaj distribuado de provizaĵoj, kio montras la estrivon kaj senton de respondeco de Etiopio kiel grava afrika lando kaj reflektas la solidarecon kaj kunordigon inter Ĉinio kaj Afriko en la komuna batalo kontraŭ la pandemio.

Andargachew diris, ke la disvolvado de la etiopa-ĉinaj rilatoj konservas solidan tendencon, kaj ĉiam estas reciproka subteno kaj kompreno inter la du popoloj. Li gratulis Ĉinion pro ĝia sukcesa traktado de la epidemio kaj esprimis dankon pro la sindona helpo de la ĉinaj registaro kaj entreprenoj al afrikaj landoj, inkluzive de Etiopio, kio plene pruvas la solidarecon kaj amikecon inter Ĉinio kaj Afriko.

Ĉinio enorbitigis la unuajn du komunikajn satelitojn por sia kosma projekto Interreto de Aĵoj (Internet of Things: IoT) per la raketo Kuaizhou-1A de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio je la 9a horo kaj 16 minutoj marde matene.

La du satelitoj, Xingyun-2 01 kaj 02, estas la unuaj steloj de la projekto Inĝenierio Xingyun, kiu kompletigos la reton per 80 malalt-orbitaj komunikaj satelitoj laŭ la plano.

Laŭ freŝaj donitaĵoj de la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio de la Universitato Johns Hopkins, la totala nombro de konfirmitaj kazoj de la novkronvirusa malsano en Usono kalkuliĝis al 1 344 512 kun 80 087 mortoj ĝis la 4a horo kaj 32 minutoj lunde posttagmeze laŭ loka tempo.

La donitaĵoj montris, ke Nov-Jorkio suferis plej multajn mortojn ankoraŭ per 26 682 el entute 337 055 konfirmitaj kazoj. Nov-Ĵerzejo raportis 9 340 mortojn, Masaĉuseco 4 979 mortojn kaj Miĉigano 4 584 mortojn.

Ĉina medicina teamo atingis Zimbabvon lunde por helpi la klopodojn de la sudafrika lando en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio. La 12-membra teamo el la ĉina centra provinco Hunan ankaŭ alportis sendaĵon de meidicnaj provizaĵoj inkluzive de spirhelpiloj, nukleacidaj proviloj, vizaĝaj maskoj kaj medicinaj protektaj kostumoj.

La teamo inkluzivas fakulojn el spiraj fakoj, departementoj de infektaj malsanoj kaj la kampoj de intensa medicino, tradicia ĉina medicino, regado de infektoj, publika sano kaj flegado. Ili dividos sperton pri epidemia regado kun la zimbabva flanko kaj trejnos kuracistojn pri prevento, regado, diagnozo kaj traktado de la kronvirusa malsano.

Ĉina ambasadoro al Libano Wang Kejian lunde diris, ke Ĉinio plu helpos Libanon en la batalo kontraŭ kronvirusa epidemio.

Dum la renkontiĝo kun libana ĉefministro Hassan Diab, Wang diris, ke Ĉinio plu liveros helpon al Libano por ebligi al la du landoj kunlabori en la batalo kontraŭ kronvirusa epidemio.

Diab dankis Ĉinion pro ĝia granda helpo al Libano kaj laŭdis la sukcesojn de Ĉinio en la batalo kontraŭ kronvirusa epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin