Ĉinio staros kun Afriko por fina venko super kronvirusa epidemio

(GMT+08:00) 2020-05-12 11:03:13     Redaktoro:邱杰明

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris lunde en telefona konversacio kun etiopa ministro pri eksterlandaj aferoj Gedu Andargachew, ke Ĉinio volas stari kun siaj afrikaj fratoj, inkluzive de Etiopio, ĝis la kronvirusa epidemio estos venkita sur la afrika kontinento.

Wang diris, ke kun la disvastiĝo de la kronvirusa epidemio tra Afriko, Ĉinio intensigis liveron de multaj provizaĵoj por subteni la batalon de afrikaj nacioj kontraŭ la pandemio. Li diris, ke la etiopa flanko multe helpis Ĉinion per transdono kaj distribuado de provizaĵoj, kio montras la estrivon kaj senton de respondeco de Etiopio kiel grava afrika lando kaj reflektas la solidarecon kaj kunordigon inter Ĉinio kaj Afriko en la komuna batalo kontraŭ la pandemio. Li akcentis, ke Ĉinio estas fidinda bona amiko kaj bona partnero de Etiopio, kaj ke Ĉinio liveris grandan kvanton da urĝe bezonataj provizaĵoj al Etiopio per diversaj kanaloj kaj plene subtenis la batalon de Etiopio kontraŭ la pandemio.

Andargachew diris, ke la disvolvado de la etiopa-ĉinaj rilatoj konservas solidan tendencon, kaj ĉiam estas reciproka subteno kaj kompreno inter la du popoloj. Li gratulis Ĉinion pro ĝia sukcesa traktado de la epidemio kaj esprimis dankon pro la sindona helpo de la ĉinaj registaro kaj entreprenoj al afrikaj landoj, inkluzive de Etiopio, kio plene pruvas la solidarecon kaj amikecon inter Ĉinio kaj Afriko.

Li rimarkigis, ke la Monda Organizo pri Sano kaj ĝia ĝenerala direktoro Tedros Adhanom Ghebreyesus ludis gravan gvidan rolon en la batalo kontraŭ la pandemio, kaj ili meritas vastan subtenon de la internacia komunumo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin