Ĉina medicina teamo atingis Zimbabvon por helpi batalon kontraŭ kronvirusa epidemio

(GMT+08:00) 2020-05-12 11:04:14     Redaktoro:邱杰明

Ĉina medicina teamo atingis Zimbabvon lunde por helpi la klopodojn de la sudafrika lando en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio. La 12-membra teamo el la ĉina centra provinco Hunan ankaŭ alportis sendaĵon de meidicnaj provizaĵoj inkluzive de spirhelpiloj, nukleacidaj proviloj, vizaĝaj maskoj kaj medicinaj protektaj kostumoj.

La teamo inkluzivas fakulojn el spiraj fakoj, departementoj de infektaj malsanoj kaj la kampoj de intensa medicino, tradicia ĉina medicino, regado de infektoj, publika sano kaj flegado. Ili dividos sperton pri epidemia regado kun la zimbabva flanko kaj trejnos kuracistojn pri prevento, regado, diagnozo kaj traktado de la kronvirusa malsano.

Ĉina ambasadoro al Zimbabvo Guo Shaochun faris paroladon en akcepta ceremonio okazigita en la Internacia Flughaveno Robert Mugabe en la ĉefurbo Hararo por bonvenigi la teamon. Li esprimis dankon al la provinco Hunan kaj ĉefaj medicinaj institucioj en la provinco pro la sendo de la medicina teamo al Zimbabvo.

July Moyo, zimbabva ministro pri loka registaro, publikaj vorkoj kaj nacia loĝado, esprimis sian plej sinceran dankon al la ĉina registaro pro starado kun Zimbabvo en ĝia batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin