Ĉina ĉefministro petas opiniojn pri projekto de raporto koncerna al registara laboro

(GMT+08:00) 2020-05-12 11:05:25     Redaktoro:邱杰明

Ĉefministro Li Keqiang lunde prezidis seminarion por peti opiniojn de reprezentantoj de ne-komunistaj partioj, la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco, kaj eminentaj senpartiuloj pri la projekto de raporto koncerna al registara laboro. Li diris, ke klopodoj devas esti faritaj por certigi dungadon, vivtenon de la popolo, disvolviĝon de merkataj entoj, sekurecon de nutraĵoj kaj energio, stabilan funkciadon de la industriaj kaj provizaj ĉenoj kaj glatan funkciadon sur la komunuma nivelo.

Li diris, ke oni devas klopodi ankaŭ por certigi stabilecon en la ses ŝlosilaj kampoj, nome, stabilecon en dungado, financo, eksterlanda komerco, eksterlanda investo, enlanda investo kaj merkataj anticipoj. Li akcentis, ke mezgrandaj, malgrandaj kaj miniaturaj entreprenoj estas la bazo por subteni la disvolviĝon de la ekonomio kaj ankaŭ la grundo por nutri vivtenon kaj dungadon, tial klopodoj por helpi tiujn entreprenojn trairi la malfacilan tempon devas esti grava parto de makropolitiko. Li aldonis, ke Ĉinio devas fidi al reformo kaj malfermo por eksciti pli da merkata vigleco kaj kreivo, kaj atingi la disvolvajn celojn de la ekonomio kaj socio.

Ĉeestantoj de la lunda kunveno havis la konsenton, ke per la malfacilaj klopodoj de la tuta lando Ĉinio efike bremsis la kronvirusan epidemion en mallonga periodo kaj faris bonan laboron por certigo de la baza vivo de la popolo.

Reprezentantoj donis konsilojn kaj sugestojn pri ŝtataj aferoj, ekzemple grandigo de la publiksana sistemo, gajno de la batalo kontraŭ malriĉeco, konservo de industria ĉeno, grandigo de enlanda postulado kaj plialtigo de la profesiaj kapabloj de la laboristaro.

La raporto pri registara laboro estos farita dum ĉi-jaraj "du sesioj" - la jaraj sesioj de la ĉina nacia leĝdona instanco kaj politika konsultiĝa instanco – en tiu ĉi monato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin