Teamo por remezuro de montpinto Ĉomolangmo laboros sur itinero al pinto

(GMT+08:00) 2020-05-12 11:18:21     Redaktoro:邱杰明

Vojkonstrua teamo laboros sur itinero al la montpinto Ĉomolangmo en la 12a de majo, se veterkondiĉoj permesos tion.

Por plenumi misiojn konstrui itineron al la montpinto kaj transporti materialojn al tendaro je la altitudo de malpli ol 8 300 metroj, membroj de la vojkonstrua kaj transporta teamoj ekveturis al la tendaro je la altitudo de 7 028 metroj de la antaŭa tendaro kun la altitudo de 6 500. metroj je la 7a horo dimanĉe matene.

La membroj forigis eblajn sekurecajn danĝerojn laŭ la itinero kaj atingis la tendaron je la 2a horo posttagmeze. La 12-an de majo, entute 12 gvidistoj foriros el la tendaro je la altitudo de 7 028 metroj por transporti materialojn al alia tendaro.

Ĉinio komencis remezuri la altecon de la montpinto Ĉomolangmo, la plej alta montpinto de la mondo, la 30an de aprilo. La mezura teamo konsistas el membroj el la Ministerio de Naturaj Resursoj kaj la nacia montgrimpa teamo.

De post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, ĉinaj esploristoj faris ses grandskalajn mezuradojn kaj sciencajn esplorojn sur la montpinto Ĉomolangmo kaj publikigis la altecon de la pinto dufoje en 1975 kaj 2005, tio estis 8 848,13 metroj kaj 8 844,43 metroj respektive.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin