Ĉinio enorbitigis unuajn du komunikajn satelitojn por projekto IoT

(GMT+08:00) 2020-05-12 13:25:04     Redaktoro:邱杰明

Ĉinio enorbitigis la unuajn du komunikajn satelitojn por sia kosma projekto Interreto de Aĵoj (Internet of Things: IoT) per la raketo Kuaizhou-1A de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio je la 9a horo kaj 16 minutoj marde matene.

La du satelitoj, Xingyun-2 01 kaj 02, estas la unuaj steloj de la projekto Inĝenierio Xingyun, kiu kompletigos la reton per 80 malalt-orbitaj komunikaj satelitoj laŭ la plano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin