Ĉinio plu helpos Libanon en batalo kontraŭ kronvirusa epidemio

(GMT+08:00) 2020-05-12 13:26:33     Redaktoro:邱杰明

Ĉina ambasadoro al Libano Wang Kejian lunde diris, ke Ĉinio plu helpos Libanon en la batalo kontraŭ kronvirusa epidemio.

Dum la renkontiĝo kun libana ĉefministro Hassan Diab, Wang diris, ke Ĉinio plu liveros helpon al Libano por ebligi al la du landoj kunlabori en la batalo kontraŭ kronvirusa epidemio.

Diab dankis Ĉinion pro ĝia granda helpo al Libano kaj laŭdis la sukcesojn de Ĉinio en la batalo kontraŭ kronvirusa epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin