Programo (Julio 13)Laŭ freŝaj donitaĵoj de la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio de la Universitato Johns Hopkins, la totala nombro de konfirmitaj kazoj de la novkronvirusa malsano en Usono kalkuliĝis al 1 344 512 kun 80 087 mortoj ĝis la 4a horo kaj 32 minutoj lunde posttagmeze laŭ loka tempo.
La donitaĵoj montris, ke Nov-Jorkio suferis plej multajn mortojn ankoraŭ per 26 682 el entute 337 055 konfirmitaj kazoj. Nov-Ĵerzejo raportis 9 340 mortojn, Masaĉuseco 4 979 mortojn kaj Miĉigano 4 584 mortojn.
