Xi: KPĈ tutkore serĉas feliĉon por popolo

(GMT+08:00) 2020-05-12 16:31:35     Redaktoro:邱杰明

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris en sia babilado kun vilaĝanoj dum inspektvojaĝo en la provinco Shanxi, ke la KPĈ tutkore serĉas feliĉon por la ĉina popolo.

Xi lunde iris al la nova vilaĝo Fangcheng en la urbeto Xiping de la urbo Datong, Shanxi, kaj vizitis vilaĝanon Bai Gaoshan kaj liajn familianojn. Bai diris al Xi, ke al la vivo de lia familio okazis grandaj ŝanĝiĝoj post transloĝiĝo meze de lokaj klopodoj por mildigo de malriĉeco.

Xi emfazis, ke la KPĈ tutkore serĉas feliĉon por la ĉina popolo, kolektante neniun agrikulturan imposton kaj kotizon, helpante al malriĉaj vilaĝanoj enloĝi en siaj propraj domoj, trejnante ilin pri profesia lerteco kaj trovante manierojn por ke ili havu pli bonan vivon.

Bai diris, "Por niaj kamparaj familioj, nia ĉefa prioritato estas konstrui novajn domojn."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin