Kion Vaŝingtono kaŝas dum kulpigo al Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-05-12 19:14:48     Redaktoro:邱杰明

Lastatempe en Usono la kronvirusa epidemio montriĝis pli severa. Unue, sekvanto de prezidento Donald Trump, gazetara proparolanto de vicprezidento Mike Pence kaj persona helpanto de Ivanka Trump sinsekve estis konfirmitaj pri infektiĝo je la nova kronviruso. Poste tri altrangaj teknikaj oficialuloj de la speciala teamo pri respondo al la epidemio en la Blanka Domo anoncis memizoladon. Kevin Hassett, ekonomia konsilisto de la Blanka Domo, diris, ke estas terure labori en la Blanka Domo. Vere estas nekredeble, ke okazis kelkaj infektoj en la Blanka Domo kiel la decidfara centro de Usono.

La gazeto Atlantic Monthly lastatempe publikigis artikolon sub la titolo "Ni vivas en malsukcesa lando", pripensante la profundajn kialojn de la malbona respondo de Usono al la epidemio. La artikolo kritikis la usonan registaron, ke ĝi malŝparis du monatojn da nereakirebla tempo, kaj ke tio, kion la prezidento faris, estis montri kapricon kaj blindecon, trovi propekan kapron, fanfaroni kaj mensogi. Liaj proparolantoj predikis konspiran teorion kaj panaceon.

Tamen, malgraŭ la kriza situacio, grupo da vaŝingtonaj politikistoj kun ŝtata sekretario Mike Pompeo kiel la reprezentanto ankoraŭ ne volis fokusiĝi al la batalo kontraŭ la epidemio, anstataŭe ili firme alkrociĝis al Ĉinio kaj kelkfoje kalumniis Ĉinion, ke ĝi kaŝis veron de la viruso kaj malhelpis al la tutmonda ĝustatempe respondi al la epidemio. Foje ili asertis, ke ekzistas multaj atestoj, ke la viruso devenas de Wuhan-a laboratorio. Sed fine ili ŝanĝis siajn vortojn, "Ni ne scias, de kie venas la viruso, kaj kiel ĝi disvastiĝas."

La urbestro de Belleville, Michael Melham, diris lastatempe, ke li estis ekzamenita kun rezulto de pozitiva reakcio je kronvirusaj antikorpoj, aldonante, ke li kredas, ke li malsaniĝis kun la viruso en novembro - pli ol unu monaton antaŭ ol kuracistoj en Ĉinio unue raportis kazojn de la nova malsano. Melham diris, ke li malsaniĝis en la fino de novembro kaj suferis de malvarmumo, halucinoj kaj "rapidega leviĝo de temperaturo " post kiam li forlasis Konferencon de la Municipa Ligo en Atlantika Urbo. Ĝuste tiam en Usono eksplodis gripo, kaj estis raportitaj 3,2 milionoj da kazoj, kaj 18 000 pacientoj mortis. Informoj el diversaj rondoj montris, ke la kronvirusa epidemio ekaperis en Usono plej eble en la lasta decembro.

Fronte al la senbrida epidemio, Usono ŝuldas al la mondo respondon pri multaj duboj: Kial Pompeo fiksis la okulojn sur la Virusologia Instituto en Wuhan, sed faris sian plejeblon por kaŝi demandon pri la urĝa fermo de la Biologia Laboratorio de Fort Detrick? Kiel la unika superpotenco en la mondo, kial Usono estas tiel vundebla antaŭ la kronvirusa epidemio, sed tiel fervore atakas kaj makulas Ĉinion? Ni kredas, ke kun pli da faktoj kaj veroj malkaŝitaj, proksimiĝos la respondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin