Usonaj politikistoj turnis naturan katastrofon en homfaritan

(GMT+08:00) 2020-05-12 19:24:36     Redaktoro:邱杰明

Lastatempe usona eksambasadoro al Ĉinio Max Baucus diris en intervjuo kun CNN, ke nun la usona registaro estas plena de asertoj kontraŭ Ĉinio, kaj multaj usonanoj opiniis, ke ne estas respondece kalumnii Ĉinion, sed ili timas diri la verojn.

Nun la nombro de konfirmitaj kazoj de Usono proksimiĝis al 1 350 mil kaj la nombro de mortintoj superis 80 mil. Samtempe neagrikulturaj laborantaj loĝantoj sumiĝis je 20,5 milionoj. Dum unu monato malaperis postenoj akumulitaj en la pasintaj dek jaroj. La ĵurnalo Vaŝingtona Poŝto komentis, ke Usono vizaĝas al senprecedenca ekonomia krizo nevidebla en jarcento. La potenca lando kun plej progresinta medicina sistemo kaj ekonomia forto falis en tiel malfacilan staton!

En la plej bona periodo de preventado kaj regado de la epidemio, usonaj politikistoj tutvole kalumniis Ĉinion kaj intencis tiri profitojn el la malfeliĉa epidemio, ignorante la epidemian situacion de la lando.

Kiam la ĉina popolo penige batalis kontraŭ la malsano, tiuj politikistoj riproĉis la limigajn rimedojn de Ĉinio kaj iam diris, ke la epidemio ne okazos en okcidentaj demokratiaj landoj. Mike Pompeo kaj aliaj eĉ ligis la viruson kun Ĉinio kaj pufreklamece laŭdadis rasismon, provokis malamon kaj defiis la moralan bazlinion de la homaro.

La usonaj politikistoj infektitaj per la politika viruso jam perdis la menson. 96-jara prof. Henry Alfred Kissinger, kiu faris gravajn kontribuojn al la ĉina-usonaj rilatoj, diris bedaŭrinde en intervjuo, ke se Ĉinio helpos Usonon, ni eble havos esperon.

En batalo kontraŭ la epidemio Ĉinio kaj Usono estas ne rivaloj, sed kunbatalantoj. Ĉinio ĉiam staras ĉe la kunlaboro. Tamen furiozaj usonaj politikistoj povos turniĝi? Se la usona popolo estas manipulata de malmultaj kontraŭĉinaj politikistoj, estas tragedio por Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin