Novaĵoj (Majo 13)

(GMT+08:00) 2020-05-13 17:01:54     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 13a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi emfazis firman subtenon al malriĉec-mildigo kaj altkvalita disvolvado; tutmondaj mortoj pro la kronvirusa malsano superis 290 milojn. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis klopodojn por venki la adversajn influojn de la kronvirusa epidemio kaj fari pli grandajn paŝojn en altkvalita transformiĝo kaj disvolviĝo por certigi atingon de la celo de elimino de malriĉeco kaj konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

Xi faris la rimarkojn dum inspektvojaĝo al la ĉina norda provinco Shanxi por esplori ĝian renormaliĝon post la kronvirusa pandemio. Li emfazis ankaŭ klopodojn por finkonstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj, kaj profiti de tendenco por verki novan ĉapitron pri socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko.

En sia unua halto, Xi vizitis organikan taglili-bienon en la distrikto Yunzhou de la urbo Datong, kaj vilaĝon en la urbeto Xiping de la urbo por informiĝi pri ĝiaj klopodoj por mildigo de malriĉeco. Li poste vizitis la Yungang-an Grotaron. Tie li informiĝis pri protektado de historiaj kaj kulturaj heredaĵoj. Li nomis la grotaron "trezoro de homa civilizacio".

En la dua tago de sia inspektvojaĝo, Xi iris al Taiyuan, la ĉefurbo de Shanxi-provinco. La ĉina prezidanto informiĝis pri rekomenco de laboro, altgradigo de tradicia fabrikado, kaj klopodoj por protekto de ekologio kaj medio.

Marde matene, li vizitis demonstran zonon de ekonomia reformo kaj eksciis pri iliaj klopodoj transformi kaj altgradigi lokajn resursojn kaj manufakturajn industriojn. Xi rimarkigis, ke Shanxi alfrontas la problemon, ke ĝi nur havas karbon kiel la apogan industrion, kaj instigis la provincon havi longtempan strategian planon kaj strebi al nova kaj ĝusta vojo de transiro al la trako de altkvalita disvoladvo kiel eble plej rapide.

Laŭ la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestos videokunvenon kun ministroj pri eksterlandaj aferoj de la membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) merkrede. La ministroj pri eksterlandaj aferoj interŝanĝos opiniojn pri kunlaboro kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj la internacia kaj regiona situacio.

La ŜKO publikigis deklaron en februaro por subteni la klopodojn de Ĉinio kontraŭ la viruso, dirante, ke la membroŝtatoj de la organizo bonvenigas la decidajn rimedojn prenitajn de la ĉinaj registaro kaj popolo por batali kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj volas doni necesan helpon kaj disvolvi striktan kunlaboron kun Ĉinio.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde ripetis sian fortan oponon kontraŭ la usona decido limigi vizojn al ĉinaj ĵurnalistoj ĝis 90 tagoj, dirante, ke tio estas diskriminacia kaj severe ĝenas la normalan raportadon de ĉinaj mediatoj en Usono.

Proparolanto Zhao Lijian diris, ke nun estas ĉirkaŭ 500 fremdlandaj raportistoj en Ĉinio kaj 98% de ili havas gazetarajn kartojn kaj loĝajn permesilojn kun unujara valideco. Nur tre malgranda nombro, ĉirkaŭ 2% de la gazetaraj kartoj aŭ loĝaj permesiloj de fremdlandaj raportistoj validas malpli ol unu jaron.

Li diris, ke Ĉinio ĉiam donis helpon al fremdlandaj raportistoj en Ĉinio pri iliaj vivo kaj laboro. Pluvalidigo de la loĝa permesilo por fremdlandaj ĵurnalistoj kutime estas plenumita ene de 10 labortagoj, kaj usonaj ĵurnalistoj en Ĉinio povas multfoje eniri Ĉinion kun siaj validaj dokumentoj kaj ili ne bezonas peti novan vizon. Pasintjare estis pli ol 700 vizitoj al Ĉinio fare de usonaj raportistoj en Ĉinio.

Zhao diris, ke Usono, kun sia malvarm-milita penso kaj ideologia antaŭjuĝo, senĉese altgradigis politikan subpremon kaj neracie limigis ĉinajn mediatojn. Usono delonge adoptis diskriminacian politikon pri vizoj de ĉinaj ĵurnalistoj. Ĝi donas diversajn vizojn al ĵurnalistoj de aliaj landoj, sed nur permesas al ĉinaj ĵurnalistoj eniri Usonon unufoje. Pro tio, ĉinaj ĵurnalistoj ofte ne povas reveni al Usono, se ili iras hejmen por viziti familianojn.

Zhao emfazis, "Ĉinio ne ŝanĝos sian bazan nacian politikon de malfermo. Ni ĉiam bonvenigos mediatojn kaj raportistojn el ĉiuj landoj okupiĝi pri raportado en Ĉinio laŭ leĝo kaj regularo, kaj plu donos oportunon kaj helpon.

Ĉinio klopodas malgrandigi la edukan interspacon inter urbaj kaj kamparaj regionoj per sendo de pli da instruistoj al kamparaj lernejoj kaj pli da kamparaj studentoj al ŝlosilaj universitatoj.

Laŭ avizo kune publikigita de la Ministerio de Edukado kaj Ministerio de Financo, Ĉinio varbos 105 000 universitatajn diplomitojn por instrui en malriĉaj kamparaj lernejoj inkluzivitaj en la naŭ-jara deviga edukprogramo tra la centraj kaj okcidentaj regionoj de la lando ĉi-jare.

Gazetara komunikaĵo diris, ke la decido estas parto de la nacia programo por levi la kamparan instruan forton kaj akceli kamparan revigligon per pli bona edukado.

Ĉina prisana aŭtoritato diris merkrede, ke ĝi ricevis raportojn pri sep novaj konfirmitaj kronvirusaj kazoj marde en la ĉina ĉeftero, kaj unu el ili estis importita.

La Nacia Komisiono pri Sano diris en ĉiutaga raporto, ke la aliaj ses novaj kazoj estis kaŭzitaj de enlanda propagiĝo en la provinco Jilin. Krome, unu nova suspektata kazo estis raportita en la provinco Jilin marde en la ĉeftero.

Laŭ la komisiono, 18 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo marde. Ĝis tiu tago, la ĉeftero raportis entute 1 692 importitajn kazojn. El ili, 1 628 elhospitaliĝis post resaniĝo, 64 estis kuracataj kun 3 en severaj statoj, kaj neniu morto estis raportita.

Laŭ freŝaj donitaĵoj de la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio de la Universitato Johns Hopkins, la totala nombro de mortoj pro la novkronvirusa malsano tutmonde kalkuliĝis al 290 269 ĝis la 3a horo kaj 32 minutoj marde posttagmeze laŭ loka tempo.

La donitaĵoj montris, ke la totala nombro de 4 238 703 konfirmitaj kazoj de la novkronvirusa malsano estis raportita de 180 landoj kaj regionoj en la mondo.

La donitaĵoj montris, ke Usono raportis 1 358 901 konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano, kun 81 805 mortoj. Aliaj landoj kun pli ol 20 000 mortoj inkluzivas Hispanion, Italion, Brition kaj Francion.

Lokaj mediatoj raportis marde, ke proparolanto de Kremlo, Dmitry Peskov, estis ekzamenita kun rezulto de pozitiva reakcio je la nova kronviruso kaj enhospitaligita. La novaĵ-agentejo Interfax citis lian parolon en raporto, "Jes, mi estas malsana. Mi ricevas kuracadon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin