Proparolanto de Kremlo Dmitry Peskov ekzamenita kun pozitiva reakcio je nova kronviruso

(GMT+08:00) 2020-05-13 11:22:56     Redaktoro:邱杰明

Lokaj mediatoj raportis marde, ke proparolanto de Kremlo, Dmitry Peskov, estis ekzamenita kun rezulto de pozitiva reakcio je la nova kronviruso kaj enhospitaligita.

La novaĵ-agentejo Interfax citis lian parolon en raporto, "Jes, mi estas malsana. Mi ricevas kuracadon."

Putin, kiu telelaboris en sia loĝejo ekster Moskvo kaj okazigis multajn kunvenojn per videokonferenco, havis vizaĝ-al-vizaĝan kunvenon marde kun Igor Sechin, estro de la petrola giganto Rosneft.

Peskov estas la plej freŝa altrangulo de la registaro aŭ Kremlo, trafita de la nova viruso.

Ĉefministro Mikhail Mishustin diris al Putin je la fino de aprilo, ke li estis konfirmita pri infektiĝo je la viruso kaj provizore demisias por resanigo.

La rusa centro pri respondo al la kronviruso diris, ke Rusio konfirmis 10 899 novajn kronvirusajn kazojn en la pasintaj 24 horoj, levante la totalon ĝis 232 243.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin