Pekino ripetas oponon al usona subpremo kontraŭ ĉinaj mediatoj

(GMT+08:00) 2020-05-13 11:25:51     Redaktoro:邱杰明

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde ripetis sian fortan oponon kontraŭ la usona decido limigi vizojn al ĉinaj ĵurnalistoj ĝis 90 tagoj, dirante, ke tio estas diskriminacia kaj severe ĝenas la normalan raportadon de ĉinaj mediatoj en Usono.

Proparolanto Zhao Lijian diris, ke nun estas ĉirkaŭ 500 fremdlandaj raportistoj en Ĉinio kaj 98% de ili havas gazetarajn kartojn kaj loĝajn permesilojn kun unujara valideco. Nur tre malgranda nombro, ĉirkaŭ 2% de la gazetaraj kartoj aŭ loĝaj permesiloj de fremdlandaj raportistoj validas malpli ol unu jaron,.

Li diris, ke Ĉinio ĉiam donis helpon al fremdlandaj raportistoj en Ĉinio pri iliaj vivo kaj laboro. Pluvalidigo de la loĝa permesilo por femdlandaj ĵurnalistoj kutime estas plenumita ene de 10 labortagoj, kaj usonaj ĵurnalistoj en Ĉinio povas multfoje eniri Ĉinion kun siaj validaj dokumentoj kaj ili ne bezonas peti novan vizon. Pasintjare estis pli ol 700 vizitoj al Ĉinio fare de usonaj raportistoj en Ĉinio.

Zhao diris, ke Usono, kun sia malvarm-milita penso kaj ideologia antaŭjuĝo, senĉese altgradigis politikan subpremon kaj neracie limigis ĉinajn mediatojn. Usono delonge adoptis diskriminacian politikon pri vizoj de ĉinaj ĵurnalistoj. Ĝi donas diversajn vizojn al ĵurnalistoj de aliaj landoj, sed nur permesas al ĉinaj ĵurnalistoj eniri Usonon unufoje. Pro tio, ĉinaj ĵurnalistoj ofte ne povas reveni al Usono, se ili iras hejmen por viziti familianojn.

Zhao emfazis, "Ĉinio ne ŝanĝos sian bazan nacian politikon de malfermo. Ni ĉiam bonvenigos mediatojn kaj raportistojn el ĉiuj landoj okupiĝi pri raportado en Ĉinio laŭ leĝo kaj regularo, kaj plu donos oportunon kaj helpon. Tio, kion ni oponas, estas ideologia antaŭjuĝo kontraŭ Ĉinio, la uzo de gazetara libereco por falsado de novaĵoj, kaj kondutoj, kiuj malobservas la profesian etikon de ĵurnalismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin