Laŭ freŝaj donitaĵoj de la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio de la Universitato Johns Hopkins, la totala nombro de mortoj pro la novkronvirusa malsano tutmonde kalkuliĝis al 290 269 ĝis la 3a horo kaj 32 minutoj marde posttagmeze laŭ loka tempo.
La donitaĵoj montris, ke la totala nombro de 4 238 703 konfirmitaj kazoj de la novkronvirusa malsano estis raportita de 180 landoj kaj regionoj en la mondo
La donitaĵoj montris, ke Usono raportis 1 358 901 konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano, kun 81 805 mortoj. Aliaj landoj kun pli ol 20 000 mortoj inkluzivas Hispanion, Italion, Brition kaj Francion.