Ĉinio sendos pli da instruistoj al kamparaj lernejoj kaj pli da kamparaj studentoj al ŝlosilaj universitatoj

(GMT+08:00) 2020-05-13 14:50:39     Redaktoro:邱杰明

Ĉinio klopodas malpliigi la edukan interspacon inter urbaj kaj kamparaj regionoj per sendo de pli da instruistoj al kamparaj lernejoj kaj pli da kamparaj studentoj al ŝlosilaj universitatoj.

Laŭ avizo kune publikigita de la Ministerio de Edukado kaj Ministerio de Financo, Ĉinio varbos 105 000 universitatajn diplomitojn por instrui en malriĉaj kamparaj lernejoj inkluzivitaj en la naŭ-jara deviga edukprogramo tra la centraj kaj okcidentaj regionoj de la lando ĉi-jare.

Gazetara komunikaĵo diris, ke la decido estas parto de la nacia programo por levi la kamparan instruan forton kaj akceli kamparan revigligon per pli bona edukado.

La avizo diris, ke ĉi-jare la varbado ne starigos la profesian instruistan atestilon kiel limigan kvalifikon. Ĝi aldonis, ke la varbado kliniĝos favore al diplomitoj el la provinco Hubei kaj universitatoj en Hubei.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin