Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj emfazas principon de unu Ĉinio pri aferoj de MOS

(GMT+08:00) 2020-05-13 17:27:36     Redaktoro:邱杰明

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke estas glata procezo por teknikaj fakuloj de la tajvana regiono partopreni en la teknikaj agadoj de la Monda Organizo pri Sano (MOS) laŭ la principo de unu Ĉinio.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkojn, post kiam la departemento pri eksteraj aferoj de tajvanaj aŭtoritatoj diris lunde, ke la ĉina ĉeftero subskribis konfidencan Memorandon de Kompreno kun la MOS en 2005 pri aferoj rilataj al la partopreno de la tajvana regiono en la agadoj de MOS.

Zhao diris en regula gazetara konferenco, ke ne estas sekreto pri la Memorando de Kompreno subskribita de la ĉina registaro kaj la MOS en 2005, kaj oni povas akiri koncernajn informojn interrete. Li emfazis, ke estas nur unu Ĉinio en la mondo, kaj la regiono Tajvano estas neforigebla parto de la ĉina teritorio, kaj Ĉinio ne bezonas subskribi Memorandon de Kompreno kun iu ajn internacia organizo por "revenigi Tajvanon al Ĉinio".

La proparolanto diris, ke laŭ la memorando subskribita de Ĉinio kaj la MOS, estas glata procezo por teknikaj fakuloj de la regiono Tajvano partopreni en la teknikaj agadoj de la MOS konforme al la principo de unu Ĉinio. Li rimarkis, ke 24 medicinaj kaj prisanaj fakuloj de 16 grupoj el la regiono Tajvano partoprenis en la teknikaj agadoj de la MOS ekde 2019.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin