Novaĵoj (Majo 14)

(GMT+08:00) 2020-05-14 16:51:59     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia

Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 14a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi diris, ke ĉina-sudkorea kunlaboro kontraŭ la kronvirusa pandemio estas efika kaj ekzempla; Ĉinio kondamnas Akton de Respondecigo pri la Nova Kronviruso proponitan de usona senatano. Sekve estos programeroj Ĉina Stilo kaj Observu. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj Sud-Koreio kontraŭ la kronvirusa pandemio estas efika kaj portis utilan sperton al kaj starigis bonan ekzemplon de kunlaboro por la tutmonda batalo kontraŭ la kronvirusa malsano.

Xi faris la rimarkojn nokte en telefona konversacio kun sudkorea prezidento Moon Jae-in. Xi rimarkigis, ke per malfacilaj klopodoj, Ĉinio kaj Sud-Koreio ambaŭ efike bridis la epidemion, kaj ke en la komuna batalo kontraŭ la epidemio, la du landoj ĉiam helpis kaj subtenis unu la alian. Li diris, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio la unuaj starigis kunlaboran mekanismon pri komunaj prevento kaj regado de la epidemio, kaj ili registris neniun kazon importitan unu de la alia. Li sugestis, ke la du flankoj plifortigu kunlaboron en komunaj prevento kaj regado de epidemio kaj en esploro kaj ekspluato de medikamentoj kaj vakcinoj.

Moon diris, ke li alte aprezas la rimarkindajn rezultojn, kiujn Ĉinio akiris en sia batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio sub la forta gvidado de Xi, kaj deziras grandan sukceson al la venontaj Du Sesioj de Ĉinio, grava jara politika okazaĵo. Li aldonis, ke lia lando kaj Ĉinio prenis similajn manierojn kaj rimedojn por batalo kontraŭ la epidmeio, kaj la duflanka kontraŭepidemia kunlaboro estas fruktodona. Sud-Koreio volas daŭrigi siajn komunikadon kaj kunlaboron kun Ĉinio.

Laŭ administra kunveno de la Ŝtata Konsilio merkrede, Ĉinio intensigos sian makroreguligon por teni la ekonomiajn fundamentojn stabilaj.

Laŭ la kunveno prezidita de ĉefministro Li Keqiang, la lando uzos kombinaĵon de fiska, mona, soci-asekura kaj laboriga politikoj por certigi la ses prioritatojn kaj la stabilecon en ses kampoj. La kunveno alvokis solidajn klopodojn por certigi la ses prioritatojn, nome dungadon, vivtenon de la popolo, disvolvadon de merkataj entoj, sekurecon de manĝaĵoj kaj energio, stabilan funkciadon de la industriaj kaj provizaj ĉenoj, kaj ankaŭ glatan funkciadon sur la komunuma nivelo. La kunveno diris, ke per traktado de la ses prioritatoj, la lando povas pli bone certigi stabilecon en la ses ŝlosilaj kampoj, nome dungado, financo, eksterlanda komerco, eksterlanda investo, enlanda investo kaj merkataj atendoj.

Gvidaj oficialuloj de la departementoj de la ĉina kabineto kutime devas ĉeesti kunvenojn dum la jaraj sesioj de nacia leĝdona instanco kaj la politika konsultiĝa instanco kiel ne-voĉdonaj partoprenantoj, sed ĉi-jare, pro regulaj rimedoj por prevento de la kronvirusa malsano, ili estas informitaj pri partopreno en telekonferenco.

Deklaro publikigita post la merkreda kunveno diris, ke registaraj oficialuloj precipe volas aŭskulti la atendojn de merkataj entoj kaj la popolo per videoligo, telefono kaj interreto.

La Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco, laŭplane malfermos sian jaran sesion en la 22a de majo, dum la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, la plej alta politika konsultiĝa organo, okazigos sian jaran sesion ekde la 21a de majo, post prokrasto je pli ol du monatoj pro la epidemio.

La deklaro diris, ke fronte al la situacio "ekstreme malfacila kaj kompleksa" ĉi-jare, estas necese amasigi pli da saĝo kaj forto de naciaj leĝdonantoj kaj politikaj konsilantoj por plibonigi la registarajn laborojn. Ĝi alvokis turni la proponojn en politikajn rezultojn por solvi malfacilajn problemojn. Oficialuloj de koncernaj departementoj de la Ŝtata Konsilio estas ordonitaj aŭskulti ekzamenadon de la raporto pri registara laboro fare de leĝdonantoj per videoligo, noti la opiniojn kaj sugestojn, kaj fari esploron kaj respondon, se la demandoj estas sub iliaj respondecoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede diris, ke Ĉinio aktive kondukas internacian kunlaboron kun tutmondaj landoj inkluzive de Kanado pri ekspluatado de drogoj kaj vakcinoj kontraŭ la kronvirusa malsano.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkon en regula gazetara konferenco en Pekino, kiam li estis petita komenti raportojn de mediatoj, ke la Nacia Esplora Konsilio de Kanado diris marde, ke Kanado kunlaboras kun la ĉina biologia kompanio CanSino por pavimi la vojon al estontaj provoj de vakcin-kandidatoj en la lando. La ĉina kompanio sendos peticion pri klinikaj provoj al la kanada Ministerio pri Sano.

Zhao diris, ke viruso respektas neniujn landlimojn kaj estas la komuna defio de la tuta homaro, kaj ke ekspluatado de vakcinoj estas tre grava por la pandemiaj prevento kaj regado, kaj la ŝlosilo al la sukceso en la batalo kontraŭ la epidemio. Ĉinio aktive kondukas internacian kunlaboron kun tutmondaj landoj, inkluzive de Kanado pri ekspluatado de drogoj kaj vakcinoj, kaj volas labori kun Kanado kaj la internacia komunumo por akceli ekspluatadon kaj produktadon de medicinaj provizaĵoj kontraŭ la epidemio kaj kontribui al protekto de tutmonda publiksana sekureco kaj batalo kontraŭ la pandemio.

La proparolanto merkrede kondamnis la Akton de Respondecigo pri la Nova Kronviruso, proponitan de usona senatano Lindsey Graham, kiu rajtigos al usona prezidento Donald Trump "efektivigi sankciojn kontraŭ Ĉinio, se Ĉinio ne povus kunlabori kaj doni plenan klarigon pri la okazaĵoj kaŭzantaj la eksplodon de la kronvirusa epidemio".

Zhao diris, ke la leĝdono preteratentas la faktojn. Tio estas malmorala kaj klopodas kulpigi Ĉinion pri la disvastiĝo de la kronviruso en la lando. Ĉinio ĉiam estis travidebla en sia batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio kaj kunlaboris strikte kun la Monda Organizo pri Sano (MOS).

Li ankaŭ klarigis dum la gazetara konferenco, ke ne ekzistas tiel nomataj "bazaroj de sovaĝaj bestoj" en Ĉinio, kaj ke Ĉinio havas iujn bazarojn de vivaj kortobirdoj, bazarojn de agrikulturaj produktoj aŭ marmanĝaĵojn bazarojn, kiuj ne estas malpermesitaj de internacia leĝo.

Zhao rimarkigis, ke ĉi tiuj bazaroj en Ĉinio ne estas bazaroj de sovaĝaj bestoj, kaj Ĉinio jam komencis leĝdoni pri malpermeso de la kontraŭleĝa ĉasado, komerco, transportado aŭ konsumado de sovaĝaj bestoj. Li urĝis la usonan registaron ĉesi ataki Ĉinion kaj anstataŭe fokusiĝi al protekto de la sekureco de siaj propraj civitanoj kaj kontribui pli multe al tutmonda kunlaboro en regado de la viruso.

Laŭ la franca Ministerio pri Sano, Francio mekrede registris 83 pliajn kronvirusajn mortojn, levante la totalon ĝis 27 074.

La nombro de pacientoj enhospitaligitaj aŭ akceptitaj al ĉambroj de intensa prizorgado daŭre malpliiĝis. Entute 21 071 pacientoj estas enhospitaligitaj pro la kronvirusa infekto, je 524 malpli ol marde, dum 2 428 postulis vivosubtenon, pli malmulte je 114.

Ekde la komenco de la pandemio, 140 734 homoj estis ekzamenitaj kun pozitiva reakcio je la nova kronviruso, inkluzive de 507 aldonaj en la lastaj 24 horoj. Entute, 58 673 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin