Fokusoj de la Semajno (Maj. 15)

(GMT+08:00) 2020-05-14 19:08:10     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Eksa kroata prezidento Stjepan Mesic diris lastatempe en intervjuo kun raportisto de Ĉina Komunikila Grupo, ke la ĉina popolo devas esti fiera pri siaj efikaj rimedoj kaj bonaj rezultoj, kaj ke li sincere laŭdas la agadojn de la ĉina gvidantaro kaj eminentaj ĉinaj medicinaj laborantoj en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidmeio. Li diris, ke efikaj rimedoj meritas esti efektivigataj plu, ĉar la epidemio ankoraŭ ne finiĝis.

Mesic diris, ke en la pasintaj kelkaj monatoj Ĉinio ne nur bremsis la disvastiĝon de la viruso per fortaj rimedoj, sed ankaŭ etendis la manon de helpo al landoj suferantaj de la epidemio, kio plene reflektas la respondecon de Ĉinio kiel granda lando. Li akcentis, ke la plenuma povo de la ĉinaj registaro kaj popolo estas miriga. La agadoj de Ĉinio en respondo al la epidemio estis laŭditaj de la mondo. Faktoj montras, ke la ŝtata rolo tre gravas en la malfacila situacio. La popolo bezonas fortan landon, kiu volas bone protekti ilin.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke estas glata procezo por teknikaj fakuloj de la tajvana regiono partopreni en la teknikaj agadoj de la Monda Organizo pri Sano (MOS) laŭ la principo de unu Ĉinio.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkojn, post kiam la departemento pri eksteraj aferoj de tajvanaj aŭtoritatoj diris lunde, ke la ĉina ĉeftero subskribis konfidencan Memorandon de Kompreno kun la MOS en 2005 pri aferoj rilataj al la partopreno de la tajvana regiono en la agadoj de MOS.

Zhao diris en regula gazetara konferenco, ke ne estas sekreto pri la Memorando de Kompreno subskribita de la ĉina registaro kaj la MOS en 2005, kaj oni povas akiri koncernajn informojn interrete. Li emfazis, ke estas nur unu Ĉinio en la mondo, kaj la regiono Tajvano estas neforigebla parto de la ĉina teritorio, kaj Ĉinio ne bezonas subskribi Memorandon de Kompreno kun iu ajn internacia organizo por "revenigi Tajvanon al Ĉinio".

La proparolanto diris, ke laŭ la memorando subskribita de Ĉinio kaj la MOS, estas glata procezo por teknikaj fakuloj de la regiono Tajvano partopreni en la teknikaj agadoj de la MOS konforme al la principo de unu Ĉinio. Li rimarkis, ke 24 medicinaj kaj prisanaj fakuloj de 16 grupoj el la regiono Tajvano partoprenis en la teknikaj agadoj de la MOS ekde 2019.

Laŭ la plej novaj donitaĵoj publikigitaj merkrede de la Konferenco de UN pri Komerco kaj Disvolvado, la kronvirusa pandemio iom malpliigis la kvanton de la monda komerco en la unua trimestro de ĉi tiu jaro, kaj la malkresko daŭros je la rapideco nevidebla ekde la monda financa krizo en 2009.

La Konferenco de UN pri Komerco kaj Disvolvado diris, ke varkomerco falis je 3% en la unua trimestro kompare kun la finaj tri monatoj de 2019 kaj plu malkreskos je 27% en la dua trimestro. Kompare kun la sama periodo de la lasta jaro la du ciferoj falos je 3,3% kaj 29,0% respektive.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin