Novaĵoj (Majo 15)

(GMT+08:00) 2020-05-18 16:25:46     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 15a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi Jinping prezidis kunvenon de gvidantaro pri regula epidemia respondo kaj industriaj kaj provizaj ĉenoj; konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano superis 4,4 milionojn tutmonde.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĵaŭde prezidis kunvenon de la gvidantaro pri efika efektivigo de regulaj preventaj kaj regadaj rimedoj.

La kunveno de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ ankaŭ studis rimedojn por akceli stabilecon kaj konkurencivon de industriaj kaj provizaj ĉenoj.

Xi rimarkigis la kompleksan situacion de la kronvirusa epidemio eksterlande kaj la malfacilan taskon de prevento de enlanda resaltiĝo, kaj postulis senĉesajn klopodojn por antaŭeviti importitajn infektojn kaj enlandajn revigliĝojn per kompleta efektivigo de la preventaj kaj regadaj rimedoj. Li emfazis, "Ni neniam devas permesi al niaj malfacile akiritaj atingoj en epidemia regado fariĝi vanaj. Ni devas certigi la venkon en la batalo kontraŭ ekstrema malriĉeco kaj la finkonstruiĝon de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj."

Xi urĝis intensigi bridajn rimedojn en ŝlosilaj regionoj kaj lokoj por antaŭeviti reviviĝon de infektoj, preni laŭcelajn preventajn kaj regadajn rimedojn en la provincoj Heilongjiang kaj Jilin, kie oni raportis grupajn infektojn, kaj intensigi komunumajn klopodojn en la provinco Hubei kaj ĝia ĉefurbo Wuhan. Li ankaŭ postulis, ke Pekino plifortigu sian epidemian regadon dum la venontaj jaraj sesioj de la nacia leĝdona instanco kaj nacia politika konsultiĝa organo de Ĉinio.

Teamo de ĉinaj medicinaj fakuloj ĵaŭde atingis Alĝeron, la ĉefurbon de Alĝerio, por helpi la nordafrikan landon kontraŭbatali la kronviruson. Dum sia 15-taga restado en Alĝerio, la ĉinaj fakuloj dividos siajn spertojn pri traktado de la kronvirusa malsano kun siaj alĝeriaj kolegoj.

Parolante pri la ĉinaj medicinaj fakuloj, ĉina ambasadoro al Alĝerio Li Lianhe diris, ke la ĉina medicina teamo konsistas el 20 medicinaj fakuloj, kiuj specialiĝas pri kampoj inkluzive de spirado, intensa prizorgado, infektaj malsanoj, flegado, konstruado kaj administrado de hospitaloj, kaj ĉina tradicia medikamento. Li diris, ke la ĉina medicina misio emfazas la distingiĝajn rilatojn inter Ĉinio kaj Alĝerio.

Mohamed El Hadj, ĝenerala direktoro de la Departemento pri Sano el la alĝeria Ministerio pri Sano, diris, "Ĉinio kaj Alĝerio havas malsamajn manierojn en traktado de kronvirusaj infektoj, kaj ni lernos iliajn spertojn kaj ili lernos niajn."

Oficiala deklaro diris ĵaŭde, ke la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) sendis disciplin-kontrolantojn al 20 institucioj ĝis nun por la plej nova regula disciplin-kontrolado.

Laŭ la deklaro, la kvina regula disciplin-kontrolado celas la partiajn organizojn de 35 centraj partiaj kaj ŝtataj institucioj, inkluzive de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, la Ministerio de Industrio kaj Informadika Teknologio, la Ministerio de Naturaj Resursoj kaj la Ministerio pri Krizokaza Traktado.

Laŭ la Leĝdona Komisiono de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), Ĉinio skizas leĝon pri protekto de personaj informoj, kaj la projekto de la leĝo jam formiĝis kaj estos submetita al la Konstanta Komitato de la NPK, la plej alta leĝdona instanco, por ekzameno post frua revizio.

En la lastaj jaroj, la NPK kaj ĝia Konstanta Komitato formulis kondiĉojn pri sekureco kaj protekto de personaj informoj en multaj leĝoj, inkluzive de la leĝo pri retsekureco, ĝeneralaj reguloj de la civila kodo, kriminala leĝo, kaj leĝo pri elektronika komerco.

La komisiono kaj la Oficejo de la Centra Komisiono pri Retspacaj Aferoj komencis sian esploron kaj skizadon de la leĝo pri protekto de personaj informoj en 2018.

Gvidantoj de fremdlandaj politikaj partioj sendis mesaĝojn al Ĉinio, alvokante komunan vizion konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro dum fortigo de kunlaboro por batalo kontraŭ la kronvirusa malsano kaj traktado de aliaj riskoj kaj defioj.

En mesaĝoj lastatempe senditaj al la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), gvidantoj de fremdlandaj politikaj partioj pozitive taksis la atingojn de Ĉinio en bridado de la disvastiĝo de la epidemio kaj ĝian kontribuon al la tutmonda batalo kontraŭ la viruso, urĝante oponon kontraŭ politikigo de la malsano kaj hontosignado al aliaj landoj.

Prezidanto de la Komunista Partio de Nepalo K.P. Sharma Oli, kiu estas ankaŭ ĉefministro de la lando, diris, ke sub la gvidado de ĝenerala sekretario Xi Jinping kaj la KPĈ, la ĉina registaro prenis fortajn kaj ĝustatempajn rimedojn, kiuj helpis efike bridi la disvastiĝon de la epidemio en mallonga tempo, kaj aktive akcelis internacian kunlaboron por batali kontraŭ la viruso.

Laŭ la plej nova statistiko de la Universitato Johns Hopkins, konfirmitaj kronvirusaj kazoj superis 4,4 milionojn tutmonde, kun pli ol 302 000 mortoj kaj pli ol 1,58 milionoj da resaniĝoj.

La ĉina ĉeftero raportis entute 82 933 kronvirusajn kazojn, el kiuj 1 692 estis importitaj. Ankaŭ 619 sensimptomaj pacientoj estas sub medicina observado. La nombro de mortoj en Ĉinio kalkuliĝis al 4 644.

Usono okupas la unuan lokon de la mondo laŭ la nombroj de infektoj kaj mortoj de la kronvirusa malsano, per pli ol 1,41 milionoj kaj pli ol 85 000 respektive. Krome, preskaŭ tri milionoj pli da usonanoj petis senlaborulan monhelpon en la semajno finiĝanta la 9an de majo.

La Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL) merkrede malaltigis sian anticipon pri tutmonda naft-postulado de ĉi tiu jaro kaj prognozis, ke en ĉi tiu trimestro aperos la plej drasta malkresko, kvankam iuj landoj malstreĉis la blokadajn rimedojn, prenitajn por bremsi la kronvirusan epidemion.

La organizo diris en sia monata raporto, ke ĝi nun antaŭvidas, ke la monda postulado malpliiĝos je 9,07 milionoj da bareloj ĉiutage, aŭ 9,1%, en 2020. Pasintmonate, la organizo anticipis malpliiĝon de 6,85 milionoj da bareloj ĉiutage.

Naftprezoj kolapsis, ĉar registara blokado limigis vojaĝon kaj ekonomian aktivecon, faligante landojn en recesion. Iuj lokoj en Eŭropo kaj Azio mildigis restriktojn, tamen la maltrankvilo pri novaj virusaj eksplodoj subpremis naftoprezojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin