Ni volas dikiĝi por Hubei kaj Wuhan!

(GMT+08:00) 2020-05-15 19:45:01     Redaktoro:Shanshan

Shan: Saluton, mi estas kontenta Shanshan.

Rita: Mi, rita!

Shan: Jen ni manĝas unu el la plej famaj manĝetoj de Wuhan, nomata Reganmian, varmseka nudelo kun sezama pasto. Eeeeeeege bongusta! Ni aĉetis ĝin per interreta rektelsendo de CCTV. Ĉu vi povas imagi, ke nuntempe la novmediata platformo de CCTV NEWS preskaŭ fariĝis butikumada kanalo. Konataj parolistoj komencis vendi agrikulturajn produktaĵojn de Hubei-provinco, kunlabore kun interretaj famuloj, celante helpi Hubei reprosperigi ekonomion, batitan de la epidemio.

Rita: Mama, mi volas pli da nudeloj.

Shan:Ĉu aliajn?

Rita: Lotuson ankaŭ.

Shan: Bone kara, momenton. Estas tradicia onidiro "Kiam Hubei kaj Guangdong havas riĉajn agrikulturajn rikoltojn, la tuta lando estas sata". Troviĝas multaj bongustaĵoj en Hubei. Tamen pro la epidemio, multaj varoj ne povas esti vendataj. Antaŭnelonge, la ĉina registaro klare montris, ke oni devas rapide liberigi postuladon de la enlanda merkato, pliigi konsumadon de popolanoj, ellabori novajn politikojn speciale por subteni ekonomian kaj socian evoluadon de Hubei. Do tuj la novmediata platformo de CCTV NEWS sub Ĉina Komunikila Grupo komencis la bonfaran vendadon sur interreto nomata "Dankon pro via aĉeto de produktoj el Hubei", kunlabore kun plej grandaj platformoj de elektronika komerco kaj sociaj mediatoj, celante alvoki retanojn aĉeti la produktojn por revigligi la ekonomion de Hubei.

Tio vekis grandan eĥon. La ĉina popolo komencis subteni Hubei kaj Wuhan per aĉeto de lokaj specialaĵoj kiel Reganmian de Wuhan, kankroj de Qianjiang, oranĝoj de Zigui kaj teo de Xuanen. Antaŭ unu monato, adiaŭante medicinajn laborantojn el aliaj provincoj, Hubei-anoj diris "Koran dankon pro via sindona laboro por Hubei". Nun retanoj diris, "Kvankam ni ne kapablas savi vivojn, tamen ni povas helpi Hubei per aĉeto de lokaj produktoj. Ni volas dikiĝi je 1,5 kilogramoj por Hubei".

Divenu, kiom da homoj rigardis la interretan rektelsendon en la 6a de aprilo? 122 milionoj! Kaj ili aĉetis varojn kun la valoro de pli ol 40,14 milionoj da juanoj (5,660,616 usonaj dolaroj )!

La 12an de aprilo, 127 milionoj da homoj aĉetis varojn kun la valoro de 60 milionoj da juanoj (8,461,310 da usonaj dolaroj).

La 15an de aprilo, Ĉina Komunikila Grupo refoje kunlaboris kun la elektronik-komerca platformo Taobao. 5 famaj parolistoj kaj 30 guberniestroj de la provinco Hubei vendis varojn kun la valoro de 65,77 milionoj da juanoj en 14 horoj.

Jen s-ino Liu Guohua el Oranĝa Kooperativo Fengyue de la gubernio Zigui de Hubei. Ŝi diris, ke unu interreta rektelsendo de Ĉina Komunikila Grupo helpis al ŝi plenumi 3 000 mendojn, tio egalas la vendsumon kutime dum monato.

Gong Dingrong, urbestro de la urbo Qianjiang de Hubei, diris, ke antaŭe la urbo vendis kankrojn de malpli ol unu tuno ĉiutage, sed nun la vendo superas 400 tunojn ĉiutage!

Ankaŭ Rita kaj mi ankaŭ rigardis la interretajn rektelsendojn. La varoj estis ege rapide venditaj kaj ni nur kaptis Reganmian kaj lotusan radikon. Mrinda kaj Ponyo aĉetis multajn kankrojn. Homoj ŝercis, "Dum la epidemio, mi kuŝantaj en lito kontribuis al la lando, post la epidemio, ankaŭ mia stomako helpas hubei-anojn. La grandsuma aĉetado ne nur montris amon de homoj al bongustaĵoj de Hubei, sed ankaŭ pruvis grandan solidarecon inter ni ĉinoj. Ni ĉiuj man-en-mane venkas malfacilojn.

Mi estas sata Shanshan, ĝis la venonta fojo!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin