Novaĵoj (Majo 18)

(GMT+08:00) 2020-05-18 16:20:53     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18a de majo, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ĉinio rezolute oponas usonan agadon kontraŭ Huawei; Tri novkronvirusaj vakcinoj estas en duafazaj klinikaj provoj en Pekino.

La Ministerio pri Komerco diris dimanĉe, ke Ĉinio urĝas Usonon "tuj haltigi siajn kontraŭleĝajn agojn kaj krei kondiĉojn por ke ĝiaj kompanioj faru normalan komercon kaj kunlaboron".

La komentoj estis faritaj post kiam Vaŝingtono anoncis novajn eksportajn regadojn kontraŭ Huawei, kiuj limigas al la teknologia giganto akiri duonkonduktantan teknologion. La ministerio diris, ke Ĉinio prenos ĉiujn necesajn rimedojn por firme protekti la legitimajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj entreprenoj.

Laŭ la nova limigo efektivigita de la Usona Buroo pri Industrio kaj Sekureco vendrede, fremdlandaj kompanioj, kiuj uzas ekipaĵojn faritajn per usonaj ĉipoj, devas akiri usonan permesilon antaŭ ol liveri ĉipojn al Huawei, dum Huawei devas ricevi licencojn de la usona Ministerio de Komerco por daŭre ricevi ĉiparojn aŭ uzi iujn duonkonduktajn projektojn ligitajn al iuj usonaj softvaroj kaj teknologio.

La ĉina ĵurnalo Global Times raportis vendrede, ke Ĉinio pretas meti usonajn kompaniojn, inkluzive de Apple, Boeing, Qualcomm kaj Cisco, en "liston de nefidindaj entoj", kio estos parto de serio de kontraŭrimedoj.

Huawei estis implikita en la komerca disputo inter la du plej grandaj ekonomioj de la mondo en la pasinta majo, kiam la usona registaro metis ĝin en la Liston de Entoj. Ekde tiam Usono pluvalidigis la permesilon, ebligante al usonaj kompanioj daŭrigi komercon kun Huawei ses fojojn. La plej nova eksvalidiĝos la 13an de aŭgusto ĉi-jare.

Pekina oficialulo pri sano diris dimanĉe, ke tri novkronvirusaj vakcinoj eniris en klinikajn provojn de fazo II en Pekino.

Xu Qiang, estro de la Pekina Municipa Komisiono pri Scienco kaj Teknologio, diris, ke Pekino aranĝis 21 sciencajn kaj teknologiajn projektojn por respondi al la novkronvirusa epidemio. Li diris en regula gazetara konferenco pri prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio, ke kvin novaj drogoj estis aprobitaj por klinikaj provoj kaj ĉiuj eniris en la klinikajn studojn de fazo II.

Ĉina ambasadoro al Britio Liu Xiaoming vendrede esprimis esperon, ke Ĉinio kaj Britio laboros kune por senĉese pliigi reciprokan fidon, rezisti disturbon kaj vastigi kunlaboron, kaj porti pli multajn profitojn al la popoloj de la du landoj.

Liu faris la rimarkojn dum telefona konversacio kun Nigel Adams, brita ŝtatministro en la Oficejo pri Eksterlandaj kaj Konfederaciaj Aferoj kaj la Departemento pri Internacia Disvolviĝo. La du oficialuloj interŝanĝis opiniojn pri ĉina-britaj rilatoj kaj komuna respondo al la kronvirusa pandemio. Al la konversacio aliĝis ĝenerala direktoro pri ekonomiaj kaj tutmondaj demandoj de la Oficejo pri Eksterlandaj kaj Konfederaciaj Aferoj Menna Rawlings.

Liu diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping kaj brita ĉefministro Boris Johnson havis du telefonajn konversaciojn antaŭ nelonge, en kiuj ili atingis gravan konsenton pri antaŭenigo de ĉina-britaj rilatoj kaj fortigo de kunlaboro inter Ĉinio kaj Britio en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio. Li diris, ke la du landoj kunlaboris strikte, interŝangante opiniojn, dividante spertojn, kunlaborante en esplorado kaj ekspluatado, faciligante provizadon kaj kunlaborante tutmonde. Li ankaŭ menciis la retan simpozion, kiu okazis pli frue tiumatene inter altrangaj fakuloj pri publika sano el la du landoj.

Ma Xiaowei, ministro de la ĉina Nacia Komisiono pri Sano kaj brita ministro pri sano kaj socia zorgado Matt Hancock parolis en la okazaĵo, emfazante, ke Ĉinio kaj Britio devas aktive efektivigi la konsenton inter la du gvidantoj, profundigi duflankan kaj tutmondan kunlaboron kaj striktigi kunlaboron por protekti tutmondan publikan sanon.

Adams donis ĝisdatigon pri la plej nova situacio rilata al la kronvirusa epidemio en Britio, dirante, ke estas grave por Britio kaj Ĉinio strikte kunlabori en la batalo kontraŭ la viruso. Li ankaŭ dankis Ĉinion pro la faciligo al Britio en aĉetado de medicinaj provizaĵoj en Ĉinio, kiu ludis gravan rolon en la batalo de Britio kontraŭ la epidemio.

Altranga oficialulo diris lunde, ke Ĉinio sin dediĉos al konstruado de malferma platformo de kunlaboro kun membroj de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) kaj urĝas ĉiujn partiojn subteni la multflankan komercan sistemon.

Vicministro pri komerco Wang Shouwen faris la rimarkojn responde al demando de raportisto de Ĉina Komunikila Grupo. Li diris, ke la Monda Organizo pri komerco ludis pozitivan rolon en batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio kaj Ĉinio volas labori kun aliaj membroj por certigi sekurecon kaj malfermon de la tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj.

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, dimanĉe konfirmis en la socia retejo Twitter la morton de Du Wei, ĉina ambasadoro al Israelo, kelkajn horojn post kiam oni trovis, ke la sendito mortis en sia loĝejo en la marborda urbo Herzliya, norde de Tel-Avivo.

"Plej profundan funebron pri mia kolego, ambasadoro Du Wei al Israelo," diris Hua en Twitter sen pliaj informoj pri la kaŭzo de la morto de Du.

Raportisto de la Ĉina Centra Televido Sun Yanfeng citis parolojn de lokaj oficialuloj en sia raporto, ke laŭ polico li mortis eble pro naturaj kaŭzoj, kaj la enketo ankoraŭ iras.

La kunveno de prezidantoj de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, dimanĉe proponis ĝustigi la tagordon de la venonta sesio de konstanta komitato.

Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la NPK, prezidis la kunvenon de prezidantoj.

Laŭ deklaro publikigita post la dimanĉa kunveno, krom antaŭaj eroj en la tagordo, la kunveno de la prezidantoj sugestis, ke la 18a sesio de la 13a Konstanta Komitato de la NPK, kiu komenciĝos la 18an de majo laŭ plano, ankaŭ diskutu raporton pri kvalifikoj de iuj deputitoj por la NPK kaj ekzamenu nomumojn kaj eksigojn.

Laŭ la Nacia Komisiono pri Sano, la ĉina ĉeftero dimanĉe raportis tri novajn enlandajn kronvirusajn kazojn kaj kvar novajn importitajn kazojn. Samtempe, la ĉeftero raportis 18 novajn sensimptomajn pacientojn, kaj neniu nova morto estis registrita.

La totalo de konfirmitaj kazoj en la ĉina ĉeftero kalkuliĝas al 82 954, kaj la mortoj pro la infekta malsano sumiĝas je 4 634, kaj 448 sensimptomaj pacientoj estas sub medicina observado.

La ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj diris, ke 11 pacientoj estis elhospitaligitaj dimanĉe, levante la totalon de resanigitaj kazoj ĝis 78 238.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin