Vicministro pri komerco Wang Shouwen faris la rimarkojn responde al demando de raportisto de Ĉina Komunikila Grupo. Li diris, ke la Monda Organizo pri Komerco ludis pozitivan rolon en batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio kaj Ĉinio volas labori kun aliaj membroj por certigi sekurecon kaj malfermon de la tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj.