Programo (Julio 13)
Invitite de la ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĉina prezidanto Xi Jinping faris videan salutparoladon en la malferma ceremonio de la 73-a sesio de la Monda Sana Asembleo.
En la parolado Xi faris la jenajn proponojn por rezisti kontraŭ COVID-19:
- Ni devas fari ĉion, kion ni povas por kontraŭbatali la pandemion;
- La Monda Organizo pri Sano devas gvidi la tutmondan kampanjon kontraŭ la pandemio;
- Ni devas liveri pli grandan subtenon al Afriko;
- Ni devas plifortigi tutmondan preventadon en la publika sano;
- Ni devas restartigi ekonomian kaj socian disvolviĝon;
- Ni devas plifortigi internacian kunlaboron.
